İçerik Görüntüleme

Kio okazas en Peruo?

başlangıç amigueo, 18 Aralık 2022

Mesajlar: 1

Dil: Esperanto

amigueo (Profili görüntüle) 18 Aralık 2022 18:40:00

La aktualaĵoj parolas pri seriozaj konfliktoj sociaj politikaj en Peruo. Estas kelkaj mortintoj-viktimoj pro protestoj kontraŭ la parlamenta kontraŭputĉo eks-prezidenton Pedro Castillo. Ĉu estas novaĵo aŭ normalaĵo tie?
La novaĵo estus ke la prezidento daŭrus pli ol du jaroj ĉe sia posteno. La nova prezidento, ĉu ŝi (unuafoje virino estas prezidento en Peruo) daŭros postene pli ol kelkajn monatojn?
Ĉu iu povas klarigi kaŭzojn kaj kielojn de tiu nestabilo?

https://www.democracynow.org/es/2022/12/9/la_desti...

Democracy Now diras ke estas du peruoj: tiu provinca kaj kamparana, kaj tiu ĉefurba (mi rememoras situacion similan en Turkio pri Erdogan, kiu havas pli grandan apogon de vilaĝoj ol urboj). Eksprezidento Castillo ne estis longsperta politikisto (ankaŭ Zelinski) kiam iĝis prezidento, kaj la nova prezidento Dina Boluarte estas eĉ pli sensperta ol Castillo. La internaciaj reagoj? Usono gratulas kaj Meksikio kritikas la kontraŭputĉon.

Başa geri dön