Mergi la conținut

Brila sonĝo por prezidento Putin

de abaligu, 4 ianuarie 2023

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

Altebrilas (Arată profil) 16 mai 2023, 06:44:54

...plimulto de homaro solidaras...
"Estas solidarigata" estus pli ekzakta, ĉar bedaŭrinde al tiu parto de la homaro oni ne reale petas gian opinion...

SlavikDze (Arată profil) 16 mai 2023, 20:01:15

@Dobri kaj t.n. "Altebrilas"
Brave, kamaradoj...
Post kvar-taga silento, fru-matene, via mallerta dueto ekpepis preskaŭ unisone por iel repliki al mia mesaĝo.
--------------------
En via aĝo, pan Dobri, iom maldecas utiligi infanecajn argumentojn. Malgraŭ nebulo en viaj menso kaj okuloj, vi certe rimarkis, ke pri politikaj temoj mi ne uzas argumentojn de "rusia propagando", sed referencas al "okcidentaj" fontoj, kie de tempo al tempo aperas sufiĉe objektivaj informaĵoj.
Reale sendependaj estas tiuj landoj, kiuj ne aliĝis al anti-rusia sankciumo aŭ nur ŝajnigas ĝin.
Fakte Usono (ne nur laŭ mia opinio, sed laŭ opinio de multaj klarvidaj homoj) estas rabeca, parazitanta hegemono, dum Rusio simple deziras (samkiel multaj aliaj nacioj) ke nia mondo estu ne unu-polusa, sed mult-polusa.
Evidente, pan Dobri, vi atribuas al mi vian propran inklinon kredi je diversaj fabeloj. Je solidareco kun Rusio mi ne kredas, sed simple scias pri ĝi dank' al legado de artikoloj kaj komentoj en divers-landaj komunikiloj, kiuj estas facile atingeblaj por rusianoj, dum en pseŭdo-libera "okcidenta civilizacio" rusiaj komunikiloj estas blokitaj.
--------------------
Vi ja certe komprenas, "msjö" Altebrilas, ke "tiu parto de la homaro" disperse rezidas en diversaj lokoj de nia planedo (inkluzive en Francio kaj aliaj okcidentaj landoj), kaj tiuj homoj ne atendas, kiam "oni petos" ilin, sed memstare esprimas sian opinion en Interneto.

Altebrilas (Arată profil) 17 mai 2023, 14:08:47

Mi senatente uzis francismon ("on ne vous demande pas votre avis"=ni prifajfas vian opinion).

Mi dubas, ke la plejmulto de la homaro
- plenumas ĉiujn kondiĉojn por uzi interreton
- povas senriske esprimi sian opinion en ĝi
- havas registaron kiu atentas pri ĉies opinio.

Tio estas verŝajne minoritato da privilegiuloj.

Înapoi mai sus