Mensagens: 25
Idioma: Esperanto
dobri (Mostrar o perfil) 4 de março de 2009 14:56:57
Necesas ĉiam tralegi la ĵus skribitan mesaĝon antaŭ ol vi sendos ĝin. Mi devis legi vian mesaĝon kelkfoje ol mi bone komprenis ĝin. Sed kun viaj konkludoj mi povas konsenti. Por mi estas pli grave, ke E-o malfermas vojon al individuoj ol tio, ke ĝi kaŭzas problemojn por registaroj.
Bonvolu diligente studi la lingvon!
ermito (Mostrar o perfil) 4 de março de 2009 17:21:43
Se iu volus enkonduki iun alian artefaritan lingvon (ĉar nacia lingvo ne povas esti neŭtrala pontolingvo) kiel internacian interkomprenigilon, li devus denove trafari ĉi ĉion: traduki al tiu lingvo la Biblion, Kuranon, la verkojn de Ŝekspiro, Puŝkin, Cervantes, Goethe, kaj multegaj aliaj verkistoj, li devus elspezi do abundon de energio. Sed por kio? Estas neeble, ke tiu nova lingvo estus pli simpla ol Esperanto. Kaj se ĝi eĉ estus pli simpla ol Esperanto, tiuj ĉi farendaj penoj senvalorigus tiun ĉi simplecon. Esperanto estas sufiĉe simpla kaj se iu lingvo povus esti pli simpla - ne je tre multe.
Tial eĉ se iu stulta interregistara instituto aŭ voĉdonado de stultaj homoj decidus enkonduki iun alian pontolingvon ol Esperanto, ni povas trankvile prifajfi tiun decidon, ĉar, kiel diris nia genia Majstro, "por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia"
MikhailMarkeyev (Mostrar o perfil) 5 de março de 2009 04:00:12
Mi ĝojas, ke miajn oblikvajn frazojn finfine oni eblis kompreni. Pardonu min, se miaj eraroj ofendis vin.
Trold (Mostrar o perfil) 5 de março de 2009 14:20:06
Pardonu min, se miaj eraroj ofendis vin.Trankvilu! la plejmulto de ĉi tie forumanoj ne skribas sen iom da eraroj foje al foje, kaj tiu tute ne gravas. Estas ja forumo por lerni legi kaj skribi. Sed bone ke pli spertaj ĝustigas malpli spertajn skribantojn.
MikhailMarkeyev (Mostrar o perfil) 5 de março de 2009 18:52:30
Trold:Trankvilu! ... Sed bone ke pli spertaj ĝustigas malpli spertajn skribantojn.Vi estas ne atenta, mi dankis
Mi scias, ke multe da eraroj en teksto aspektas kvazaŭ aŭtoro estas nek diligenta, nek saĝa. Tio ne ĉiam estas tiel. Iom da multe tolerecon estos utila por ĉiuj.