Ke daftar isi

Savu bombicilojn

dari SlavikDze, 20 Februari 2023

Pesan: 1

Bahasa: Esperanto

SlavikDze (Tunjukkan profil) 20 Februari 2023 14.43.57

Mi ne scias, kiel statas ornitologia situacio en aliaj landoj, sed rusiaj ornitologiistoj alvokas samlandanojn savi ebriajn birdojn.
Dum vintro kelkaj urbaj birdoj, precipe bombiciloj, manĝas fermentintajn sorpajn kaj kratagajn berojn, enhavantajn alkoholon, kaj en sia ebria stato falas surteren, kie ili povas perei pro frosto aŭ pro dentoj de katoj kaj hundoj.
Tiel do ornitologiistoj proponas, ke ĉiuj kompatemaj civitanoj transportu ĉi tiujn "drinkulojn" en iun varman lokon, kie la birdoj povus iom dormi kaj sobriĝi. Ili ankaŭ rekomendas meti apud ĉi-birdoj iom da akvo kaj kelke da menciitaj fermentintaj beroj por faciligi post-ebrion.

Kembali ke atas