前往目錄

Ĉu estas esperantisto en aŭ proksime al Sevilla, Hispanio?

貼文者: Nbomb3, 2006年11月7日

訊息: 4

語言: Esperanto

Nbomb3 (顯示個人資料) 2006年11月7日下午11:06:25

Bonan tagon al ĉiuj!

Mi vojaĝos al Hispanio post du monatoj, por studi ĉi tie dum kvar monatoj, kaj mi ŝatus koni esperantistojn en aŭ proksime al la urbo de Sevilla.

Se estus iu, kiu volas koni usonanan esperantiston, bonvolu konigi vin al mi! Skribu al mia retpoŝtadreso: nbomb3@gmail.com, aŭ al mia lernu!-a konto: Nbomb3.

Dankon pro viaj helpo kaj esperantumado!

Pacon,
Nejt

Kwekubo (顯示個人資料) 2006年11月8日上午11:57:34

Vi povus kontakti la Sevilan Esperanto-Asocion, per la retejo de la Andalucia Esperanto-Unuiĝo.

Nbomb3 (顯示個人資料) 2006年11月8日下午4:08:27

Kwekubo:Vi povus kontakti la Sevilan Esperanto-Asocion, per la retejo de la Andalucia Esperanto-Unuiĝo.
Daaaankegon!

Ĉi tiu informo estas ĝuste tio, kion mi serĉis! Dankon, Kwekubo!

el_edu (顯示個人資料) 2006年11月11日下午6:56:18

sal.gif

Mi loĝas en Dos Hermanas ("Du Fratinoj"), tre proksime al Sevilo. Fakte, mi laboras en Sevilo. Nuntempe mi plibonigas mian Esperanton per kurso de la Sevila Esperanto-Asocio rideto.gif

Nu, mia retpoŝta adreso estas: eiriarte (heliko) gmail (punkto) com

Ĝis!

回到上端