Ku rupapuro rw'ibirimwo

ĉu iu scias kiel uzi la vortojn "je" kaj "ja" en esperanto?

ca, kivuye

Ubutumwa 8

ururimi: Esperanto

Drakodeespero (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2023 14:35:39

ĉu iu scias kiel uzi la vortojn "je" kaj "ja" en esperanto?

bonvolu instruu min. mi ŝatus lerni tiojn vortojn

Drakodeespero (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2023 14:45:04

kaj kio estas malsamo de morti kaj mortiĝi?

sendiulo (Kwerekana umwidondoro) 13 Ntwarante 2023 09:58:38

Drakodeespero:ĉu iu scias kiel uzi la vortojn "je" kaj "ja" en esperanto?

bonvolu instruu min. mi ŝatus lerni tiojn vortojn
Ekzemploj estas en PIV:
Pri "ja": https://vortaro.net/#ja_kd Ĝenerale, "ja" estas partiklo.
Pri "je": https://vortaro.net/#je_kd "je" estas prepozicio.

sendiulo (Kwerekana umwidondoro) 13 Ntwarante 2023 10:13:09

Drakodeespero:kaj kio estas malsamo de morti kaj mortiĝi?
La formo "mortiĝi" estas tre rara. Signifas iĝi morta, perei. Laŭ mi, ĝi estas kvazaŭ pli malmilda formo, ol "morti". Interalie, laŭ PIV ĝi estas evitinda.

Metsis (Kwerekana umwidondoro) 10 Ndamukiza 2023 13:30:29

Sendiulo pravas, ke la formo "mortiĝi" estas tre rara kaj evitinda. Zamenhof kaj kelkaj unuaj verkistoj uzis ĝin en la senco de "subite morti".
 
  • Mia onklo… falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. (el Ekzercaro de la Fundamento, ekzerco 39)
Tio estas praa lingvouzo.

kampanulo (Kwerekana umwidondoro) 23 Ndamukiza 2023 20:51:28

Saluton!

Zamehof priskribis uzon de prepozicio "je" en libro "Fundamento de Esperanto". Jen neoficiala traduko de regulo 14 el ruslingva parto de Fundamento:

"14. Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome [prepozicion ni devas preni], tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon (Ekzemploj: ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, k.t.p).

Klareco ne suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la tradicio donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo la sankcio por ĉiuj tiaj kazoj estas donita al unu prepozicio je.
Anstataŭ la prepozicio je, vi ankaŭ povas uzi la akuzativon"

kampanulo (Kwerekana umwidondoro) 26 Ndamukiza 2023 14:53:47

Bonvolu rigardi sekva okazo. Supozu, ke iu scias rusa kaj angla lingvojn kaj lernas Esperanton. Ŝi volas skribi "Ili kanti kantojn ... ĉina kaj franca lingvojn" uzante Esperanto. Sed ŝi ne scias, kia preposicio uzi tie ĉi. Ŝi komparas rusalingvan kaj anglalingvan tradukojn. Rusalingva: "они поют песни НА китайском и французском языках" = "ili kantas kantojn SUR ĉina kaj franca lingvoj". Anglalingva: "they sing songs IN Chinese and French" = "ili kantas kantojn EN ĉina lingvo kaj franca lingvo". Ŝi vidas, ke en tiu ĉi situaĉio angla kaj rusa lingvoj uzas malegalajn preposiciojn: "sur" aŭ "en". Do, ŝi pensas: se diversaj lingvoj uzas malegalajn prepoziciojn tie ĉi - mi povas uzi "je" tie ĉi. Kaj ŝi skribis: "Ili kanti kantojn je ĉina kaj franca lingvojn".
Demando al tuj, kiuj tre bone scias Espertanto: kiom prava aû ne prava tio rezonado? Kiom ĝi rilati al regulo 14 de "Fundamento de Esperanto"?

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 16 Rusama 2023 08:45:07

en PIV:
Pri "ja": https://vortaro.net/#ja_kd Ĝenerale, "ja" estas partiklo.

1. Sed cxu JA balastas se jam estas JES?
2. Kunmetoj kun JA?

Subira ku ntango