Til innholdet

Duolingo nur por anglalingvanoj

fra Frano,2023 3 13

Meldinger: 7

Språk: Esperanto

Frano (Å vise profilen) 2023 3 13 11:51:52

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
https://www.liberafolio.org/2023/03/13/duolingo-nu...

Drakodeespero (Å vise profilen) 2023 3 14 21:00:00

kial kaj kiam?
mi scias paroli anglan iomete, sed por tiuj, kiuj ne scias

Pavel_Hagen (Å vise profilen) 2023 3 15 22:07:17

Oni povas lerni ambaŭ la anglan kaj esperantan, kial ne?

Drakodeespero (Å vise profilen) 2023 3 17 01:30:21

sed, la angla bezonas tempon por esti studita

jairoq1 (Å vise profilen) 2023 7 20 03:39:23

Mi studas la esperanto kaj la portugalo

Meŝig (Å vise profilen) 2023 8 9 18:01:28

"Frano":Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo.
Tion oni povas bedaŭri.
Sed eblas lerni esperanton pere de multaj aliaj rimedoj (retaj aŭ ne).
La lernenda leciono eble estas, ke la esperantistaro ne devas dependi de lerniloj, kiujn ĝi mem ne kreis.

Metsis (Å vise profilen) 2023 8 10 07:14:56

Por lerni Esperanton la kurso "La teorio Nakamura" estas pli bona ol la kurso de Duolingo. Duolingo taŭgas por ĉiutaga trejnado.

Tibake til toppen