Al la enhavo

Duolingo nur por anglalingvanoj

de Frano, 2023-marto-13

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2023-marto-13 11:51:52

Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo. La kursoj de Esperanto en la franca, hispana kaj portugala malaperis en la retejo, kaj la longe preparita kurso de Esperanto en la ĉina neniam estis funkciigita.
https://www.liberafolio.org/2023/03/13/duolingo-nu...

Drakodeespero (Montri la profilon) 2023-marto-14 21:00:00

kial kaj kiam?
mi scias paroli anglan iomete, sed por tiuj, kiuj ne scias

Pavel_Hagen (Montri la profilon) 2023-marto-15 22:07:17

Oni povas lerni ambaŭ la anglan kaj esperantan, kial ne?

Drakodeespero (Montri la profilon) 2023-marto-17 01:30:21

sed, la angla bezonas tempon por esti studita

jairoq1 (Montri la profilon) 2023-julio-20 03:39:23

Mi studas la esperanto kaj la portugalo

Meŝig (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-09 18:01:28

"Frano":Estonte nur tiuj, kiuj jam scias la anglan, povos lerni Esperanton per Duolingo.
Tion oni povas bedaŭri.
Sed eblas lerni esperanton pere de multaj aliaj rimedoj (retaj aŭ ne).
La lernenda leciono eble estas, ke la esperantistaro ne devas dependi de lerniloj, kiujn ĝi mem ne kreis.

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-10 07:14:56

Por lerni Esperanton la kurso "La teorio Nakamura" estas pli bona ol la kurso de Duolingo. Duolingo taŭgas por ĉiutaga trejnado.

Reen al la supro