Aller au contenu

aliri Esperanto-TV

de DD0ctorX, 16 avril 2023

Messages : 6

Langue: Esperanto

DD0ctorX (Voir le profil) 16 avril 2023 14:23:01

Saluton, Mi komencis Esperanton kaj mi ŝatus scii kiel aliri la Esperanto-TV-kanalon...

Metsis (Voir le profil) 17 avril 2023 10:26:17

Miascie ekzistas nek peraeraj nek perkablaj Esperantaj tv-kanaloj. Tiuj estus ekonomiaj neeblaĵoj. Se vi volas spekti filmetojn, en kiuj oni parolas Esperanton, tio signifas praktike Jutubon, sed estas malfacile trovi Esperantajn filmetojn inter ĉiuj milionoj da filmetoj. La solvo estas Tubaro, kiu estas servo, kiu filtras la nehavon en Jutubo tiel, ke vi trovos nur Esperantlingvajn filmetojn.

SlavikDze (Voir le profil) 19 avril 2023 11:56:09

Ŝajnas, ke esperantaj TV-kanaloj haveblas en Aŭstralio kaj Ĉinio.
Sed fakte en la Reto abundas diversaj eo-videaĵoj, inkluzive kun subtitoloj.
Tajpu en via retumilo (browser) la vortojn "esperanto tv", kaj vi ekvidos multe da ligiloj.
Provu, ekzemple, viziti ĉi-sajton:
https://esperanto.net/ru/%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%...

m.luiza (Voir le profil) 29 avril 2023 21:17:51

Ankoraŭ ne, ĉar la posedantoj amegas Esperanton!

Metsis (Voir le profil) 9 mai 2023 13:29:48

SlavikDze:
Tajpu en via retumilo (browser) la vortojn "esperanto tv", kaj vi ekvidos multe da ligiloj.
Sed neniu el tiuj estas televido: ili ne dissendas (angle broadcast) programon, nek peraere, perkable nek perrete, ili funckias laŭpete. Komparu kun Pola retradio, kiu estas podkasta kanalo, ne vera radio.

miestasgorilo (Voir le profil) 26 novembre 2023 17:52:11

Saluton ĉiuj !
Mi vidis vian diskuton pri esperantaj kanaloj. Mi trovis radioprogramo kiu estas kutime eldonata vendrede. Tiu nomiĝas la Semajno de la Papo, kaj estas elsendata de la Radio vatikana. Plie, tio priparolas ne nur pri la katolika eklezio sed ankauh pri la nunaj planedaj celoj.
Vi trovos ĝin en vaticannews.va, se vi ŝanĝos la lingvo por Esperanto kaj alklakos"Semaijno de la Papo".
Mi esperas ke tiu helpos vin.
Kore salutas,
Miestasgorilo

Retour au début