Al la enhavo

aliri Esperanto-TV

de DD0ctorX, 2023-aprilo-16

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

DD0ctorX (Montri la profilon) 2023-aprilo-16 14:23:01

Saluton, Mi komencis Esperanton kaj mi ŝatus scii kiel aliri la Esperanto-TV-kanalon...

Metsis (Montri la profilon) 2023-aprilo-17 10:26:17

Miascie ekzistas nek peraeraj nek perkablaj Esperantaj tv-kanaloj. Tiuj estus ekonomiaj neeblaĵoj. Se vi volas spekti filmetojn, en kiuj oni parolas Esperanton, tio signifas praktike Jutubon, sed estas malfacile trovi Esperantajn filmetojn inter ĉiuj milionoj da filmetoj. La solvo estas Tubaro, kiu estas servo, kiu filtras la nehavon en Jutubo tiel, ke vi trovos nur Esperantlingvajn filmetojn.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-aprilo-19 11:56:09

Ŝajnas, ke esperantaj TV-kanaloj haveblas en Aŭstralio kaj Ĉinio.
Sed fakte en la Reto abundas diversaj eo-videaĵoj, inkluzive kun subtitoloj.
Tajpu en via retumilo (browser) la vortojn "esperanto tv", kaj vi ekvidos multe da ligiloj.
Provu, ekzemple, viziti ĉi-sajton:
https://esperanto.net/ru/%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%...

m.luiza (Montri la profilon) 2023-aprilo-29 21:17:51

Ankoraŭ ne, ĉar la posedantoj amegas Esperanton!

Metsis (Montri la profilon) 2023-majo-09 13:29:48

SlavikDze:
Tajpu en via retumilo (browser) la vortojn "esperanto tv", kaj vi ekvidos multe da ligiloj.
Sed neniu el tiuj estas televido: ili ne dissendas (angle broadcast) programon, nek peraere, perkable nek perrete, ili funckias laŭpete. Komparu kun Pola retradio, kiu estas podkasta kanalo, ne vera radio.

miestasgorilo (Montri la profilon) 2023-novembro-26 17:52:11

Saluton ĉiuj !
Mi vidis vian diskuton pri esperantaj kanaloj. Mi trovis radioprogramo kiu estas kutime eldonata vendrede. Tiu nomiĝas la Semajno de la Papo, kaj estas elsendata de la Radio vatikana. Plie, tio priparolas ne nur pri la katolika eklezio sed ankauh pri la nunaj planedaj celoj.
Vi trovos ĝin en vaticannews.va, se vi ŝanĝos la lingvo por Esperanto kaj alklakos"Semaijno de la Papo".
Mi esperas ke tiu helpos vin.
Kore salutas,
Miestasgorilo

Reen al la supro