Tartalom

Nova Metilernanto

klaber-tól, 2023. április 26.

Hozzászólások: 5

Nyelv: Esperanto

klaber (Profil megtekintése) 2023. április 26. 19:18:47

Saluton al ĉiuj
Mi sopiras la enkondukan sekcion. Mi ŝatus lerni Esperanton ĉar mi kolektas dirojn el laboro kaj komerco kaj ŝatus pligrandigi ĉi tiun kolekton.
Saluton Klaber

Altebrilas (Profil megtekintése) 2023. április 27. 14:13:55

Saluton!

Vi povas fari serĉon kun ŝlosilvorto "proverbaro". Eble vi trovos tion, kion vi serĉas.

SlavikDze (Profil megtekintése) 2023. április 27. 14:39:22

Ŝajnas, ke nur reala "alte-brilulo" povus kompreni la sencon de ĉi-fadena komenca mesaĝo.
👻👻👻👻👻

kampanulo (Profil megtekintése) 2023. április 27. 15:17:59

Saluton, Klaber!

Bonvenon al la forumo!

Vi povas trovi libro "Proverbaro Esperanta" de Zamenhof (kreinto de Esperanto). Por tio, bonvolu iri al Vikipedio, serĉi "Proverbaro espetanta" artikolon. En parto "Eksteraj ligiloj" de artikolo vi ekvidos ligilon "skanita versio el 1910 en Wikimedia Commons".

Mi esperas, ke ĉi tiu libro estos uzebla por via faro.

klaber (Profil megtekintése) 2023. április 27. 15:40:51

Saluton kaj dankon pro la avizo. Trovis la libron. - Jen diraĵo el Afriko:
Ju pli longa estas la pantalonzono, des pli mallonga estas la vivo.
Saluton Klaus

Vissza a tetejére