neĥebla/neĵebla: -ĥ-/-ĵ-: afiksetoj por radikigi prefiks/sufiks-ojn
de amigueo, 12 de maig de 2023
Missatges: 12
Llengua: Esperanto
amigueo (Mostra el perfil) 12 de maig de 2023 11.37.23
nehxebla/nejxebla:
-hx-/-jx-:
afiksetoj por radikigi prefiks/sufiks-ojn.
"neebla" estas ambigua vorto. Ties ambiguo venas de konflikto inter du "afiksoj" unu el kiuj igxas radiko aux prioritata, sed kiu el ili?
EBL. Cxu neebla = kiu ne eblas?
NE. Cxu neebla = kiu povas esti neata?
-hx-/-jx- estas fantazia solvo,
sed cxu suficxe utila?
KVIZO:
Kiom da vortoj, kiuj vortoj analogas al "neebla"?
amigueo (Mostra el perfil) 12 de maig de 2023 12.06.18
Cxi vidpunkto transformas -hx-/-jx- en diakritilojn por idiome radikigitaj afiksoj (en ampla senco, cxar NE ne estas prefikso sed nur kvazauxprefikso cxe vorto "nejxebla").
Pri VIR oni rimarkis ke afiksigo de radiko donas similan konflikton cxar la rezulta afikso estas idiomo el radiko, tio estas, ke signifoj de nova afikso ne koincidas kun radiko.
Por kontroli mian diskurson pri VIR.
1. RADIKO. PIV.
1/ Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido: Dio kreis la homon, en formo de viro k virino li kreis ilin X; Platono dankis la diojn, ke ili faris lin homo k ne besto, viro k ne virino, heleno k ne barbaro; pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon N; (analoge) ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Z.
2/ Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano: k preteriris Itaj k ĉiuj liaj viroj, kune kun ĉiuj infanoj, kiuj estis kun li X; sentencoj, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo X; en dom’ k milit’ la viro regas Z; Knut estas en plena malespero pro mia forveturo – estu do viro! Z (kuraĝa); tio ĉi estas la tono de viro! Z; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon! Z; ni perdis tricent virojn en tiu sola atako.
2. PREFIKSO. Virkapro. Rim. 1 La rad. vir estas regule uzata kiel pref., por signifi la masklon de besta specio: virĉevalo, virkato, virŝafo ktp. La kastritajn bestojn oni nomas per la pref. eksvir (eksvirkato ktp), krom se ekzistas aparta nomo por la virbesto (eksstalono, ekstaŭro ks). Rim. 2 En la unuaj tempoj, oni uzis vir en tiu senco kiel suf., sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro k faŭno, ĉevalviro k centaŭro ktp).
amigueo (Mostra el perfil) 13 de maig de 2023 13.04.25
Cxu AJX/UL elidigxas senprobleme?
"katino estas (ajx/ul)ino aux in(ajx/ul)o."
La elidigxo faras ke adjektivo IN igxas substantivo IN aux ke ineco igxas inajxo pro kurtvida pragmata konveno.
Do "ina kato" jam ne estas "katino" sed ekz "kuracistina kato".
La antauxa pripenso ne agnoskis alian eblon:
"adicio de substantivoj".
IN estas substantivo ema adiciigxi al apudantauxa substantivo:
KAT+IN, HUND+IN, FLOR+IN ktp.
Tamen, cxe IN+KAT, IN ne adiciigxas sed obligxas.
amigueo (Mostra el perfil) 14 de maig de 2023 7.25.01
Kion vere signifas NEI?
Ni esploru vortaro.net:
(Mi mallongigas plisube)
★ne
I -
Partikulo, esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas kontraŭa al la realaĵo la ideon, pri kiu estas parolate: vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas Z; mi ne amas obstinajn homojn Z; la ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana Z; li ne esperu pardonon Z; esti aŭ ne esti, jen la demando Z; foriri, ne manĝinte; voli aŭ ne voli neniu malpermesas Z; ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton Z; oni ne povis ne fari tiun ĉi provon Z; transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvito Z. Rim. 1 ne staras senpere antaŭ la vorto, kiun trafas la negacio: ne ĉio brilanta estas diamanto Z; tio estis ne mia kulpo Z; ne vi tion ĉi faris Z; tion ĉi vi ne faris; respondo venis ne tuj Z; ne mia estas la ĉevalo Z; se li ne volas kanti, li povas ne kanti Z; li havas dentojn ne por parado Z; vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon Z; tamen la instinkto de memkonservo ne tute ŝin forlasis Z. Sed ĉe devi Z. metas la negacion antaŭ tiu verbo: blindulo kartojn ludi ne devas (estas lia devo ne ludi).
II -
Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon: sinjoro, ĉu vi min konas? – Kiom mi scias, ne! Z; ĉu estas nenia risko? – ne, ne! Z; mi vin petegas per mia tuta koro! ne, ne, ne! Z; ĉu vi venos? – Tute ne! Z. ➞ nen. Rim. 2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, iuj uzas ne, dum aliaj uzas jes: li diris: ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: ne, mia Sinjoro. Tiam li diris: Tio estas du oleitoj X. Male: ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta. – Jes, iele tio fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z. Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aŭ jes ja), la aliaj ne: kiel! Mia edzino ne estas mia edzino? – Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino Z. Male: la Poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? – Ho ne, ili kolektis jam soldatojn! Z. Por eviti miskomprenon almenaŭ en la konversacio, estas konsilinde ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos? – Li venos (aŭ) Li ne venos.
III -
Kombinebla morfemo kun la sama signifo:
★nea
1 Rifuza, malkonsenta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Z; nea gesto.
2 Λ Montranta, ke oni devas kompreni la malon de la sekvanta vorto: nea pronomo, adverbo; neaj vortoj Z. ☞ negativa.
nee. Esprimante malkonsenton: ŝi nee skuis la kapon Z.
★nei
1 (ntr) Diri «ne», respondi «ne».
2 (tr) Aserti la malverecon, la malefektivecon de io: diron oni neas, skribo ne pereas Z; vi laŭte neas la aferon Z; ili neis la ekzistadon de arta lingvo Z; ne neas li, ke estas li freneza Z; se mi trovus lin kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, k tio lin jam senkulpigus? Z. Sin. negi.
neado. Ago, vortoj de iu, kiu neas: via obstina neado min ne konvinkas. ☞ negacio.
neadebla. Tia, ke oni povas ĝin nei: via kunkulpeco estas ne pruvita, do neadebla; sed tio ĉi ne estas ja neadebla!.
neigebla Z. Neadebla.
fornei (tr) Malkonfesi kiel sian: tiu ĉi ŝtono estu atestanto, por ke vi ne forneu vian Dion X.
kapnei (ntr) Fari per la kapo nean geston; skui la kapon. ☞ kapjesi.
IV -
Pref. samsignifa, uzata por adj-oj k adv-oj: neaktiva, nebela, neforta, neĝentila Z, nekredebla Z, nelerta Z, nematura Z, nesana Z, neutila Z; neferaj metaloj; nelonge Z, nekredeble Z ktp, k subst-oj: nejudo, neesperantisto; viaj filoj forlasis Min k ĵuris per ne-dioj Z; nebatalanto ktp. ➞ ne-funkcio.
nen. Eksperimenta akuz-a formo de ne II: li havis la kuraĝon voĉdoni nen publike; ne diru nen, vi ploris! W.
Mallonga difino:
=========
NE.
" Mi ne amas obstinajn homojn.
" Cxu blanka? -- Ne!
[NE adverbe malverigas tujsekvan ideon, aux kiel respondo].
Kiel tiu adverbo igxas adjektivo, substantivo, verbo ktp?
" Sxi nee respondis =/= Sxi ne respondis.
Inter NE kaj NEA estas salto de signifo.
amigueo (Mostra el perfil) 14 de maig de 2023 13.59.36
Kiam Salto NEA okazas,
neganto prioritatas al negato.
"Nea belo" kompreneblus kaze de prioritati Negato.
Oni preferis Neganton,
tial "nea belo" nekompreneblas.
Ni vojagxu tra la tempo al momento kie Salto NEA okazis. Fantazie. Oni preferis negaton. En tiu mondo Nea Perfoto simple ekzistas kaj promenas fiere manenmane kun sia frato Trea Espero.
Cxu vi komprenas na Trea Espero?
"Trea" aperis cxe Salto TREA.
Tiufoje oni preferis Intensigaton al Intensiganto.
Kio se Intensiganto prioritatus nun?
" Cxu vi sxatas gxin? -- Tre. -- Vi tree respondas, mi notas.
("Tre" estas eleganta alternativo al "Jes". Cxar Jes kaj Ne trompis nin dum jarcentoj: Blanko kaj Nigro ne ekzistas, nur Grizoj, multegaj Grizoj).
amigueo (Mostra el perfil) 14 de maig de 2023 14.21.43
(Ni forgesu la fantazian vojagxon. Nia vojagxo tra la inta tempo ne sxangxis antan tempon rilate al la historie vera Salto NEA.)
Cxu ne estas rimedoj por savi Negaton el gxenerala heuxristika forgeseto?
Kiuj?
amigueo (Mostra el perfil) 14 de maig de 2023 17.02.07
1. NEN (kohera al Nenio).
Rezulto:
Nena Belo. Nenas timo. Mi nenas salti.
2. Neesta Belo = Nebelo.
Koincideto kun SEN:
Sentimo = Nentimo.
(SENA denove preferas Senanton).
Sed jen konflikto:
Sentimo =/= Sena timo
Sed
Sentimo = Seuxna timo = Nena timo.
amigueo (Mostra el perfil) 15 de maig de 2023 8.45.33
Mi kopiis el la longa teksto:
"neigebla Z. Neadebla."
Cxu mi gxustas prie?
Neadebla: Jen solvo por konfuza Neebla.
Cxu Nehxebla kaj Nejxebla tute nenecesas?
Kaj se AD ne estus tute konvinka rimedo por verbigi ilon, ĉar AD implicas ripeton/kutimon?
Tie aperas posteno por -Ĥ-!
" Mi timis tiun telefonĥon (la direktoro havis malagrablan sciigon por mi).
" Kiu neĥos konvenon militi? Jen neneĥebla bezono!
Mirinde ke NE kaj TELEFONO estas analogaj por derivi verbon.
NE estas ilo por neĥi, JES estas ilo por jesĥi, telefono estas ilo por telefonĥi ktp.
*
Zamenhof mem jam provis IG. Ĉu IG taŭgus la postenon?
NEIGI, telefonigi, marteligi ktp.
Ĉu?
NEIGI eble funkcius, kondiĉe ke NEI prioritatigu Negaton (do Nea Milito ekzistas).
Sed, tiukaze, NEIGI ne signifas Negi, sed Forigi, Neniigi, Eksigi.
Eble Zamenhof nur volis diri "igi iun negi ion".
Aliflanke, AD kaj EM ne estas redundaj?
AD: ripeto, kutimo.
EM: tendenco do kutimo.
amigueo (Mostra el perfil) 15 de maig de 2023 10.54.03
Mi trovis variantojn Kapne(ĥ)i, Dirne(ĥ)i, Pensne(ĥ)i, Opinine(ĥ)i, Skribne(ĥ)i.
Signifoj: Neĥi per diri, ktp.
Altebrilas (Mostra el perfil) 16 de maig de 2023 8.10.22
EM: tendenco do kutimo.En socio, ĝentileco ofte postulas, ke -kiel ajn forta la emo - oni ne ekagu...