去目錄頁

kiel kontakti iun en mia regiono

trompistino, 2023年6月1日

讯息: 9

语言: Esperanto

trompistino (显示个人资料) 2023年6月1日下午1:36:32

kiel kontakti iun en mia regiono.
Mi volas renkontiĝi por paroli Esperanton
Dankon

sendiulo (显示个人资料) 2023年6月1日下午5:22:28

Iom malfacila tasko... Sed provu tie ĉi: https://esperantujo.directory/ Kvankam ne ĉiuj esperantistoj registriĝas tie kaj tiuj, kiuj etas tie ne ĉiam respondas, bedaŭrinde.
Ankoraŭ provu turni vin al landa asocio. Ili devas havi retpaĝaron kun kontaktoj kaj eble ili scias pri esperantistoj en via regiono.

Altebrilas (显示个人资料) 2023年6月2日上午10:14:48

Laŭ via kromnomo, preĝoj verŝajne ne funkcias... 😉
La plej bona rimedo estas telefoni al nacia aŭ loka asocio de granda urbo por peti kontaktoj.

Verŝajne la malfermaj horoj estos strangaj, ĉar tio dependas de disponebleco de bonvolemuloj. Sed indas informiĝi kaj insisti, ĉar lokaj asocioj ĉiam estas kontentaj akcepti novajn anoj kiuj pretas helpi.

trompistino (显示个人资料) 2023年6月3日上午4:36:25

Mi volas diri
- Estas lernantoj en Lernu, kiuj faras kelkajn lecionojn sed ne persistas. Kiel kontakti ilin ?.
- Estas esperantistoj, kiuj lernis Esperanton. Eble ili ĝojus renkonti aliajn esperantistojn. Kiel komuniki ?
- La asocioj ne donas la nomojn de membroj.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年6月3日上午9:29:39

Saluton, Mme Trompestino.
Kiel mi scias, ĉi-forume haveblas kelkaj franc-lingvanoj, kaj se en via profilo aperos via e-mail, iu el ili eble kontakos vin... Eĉ malgraŭ via ne tre fidinda pseŭdonimo.
🌹🌹🌹🌹🌹

trompistino (显示个人资料) 2023年6月3日下午4:44:27

jes ! Vi pravas !
mia ŝerceto nur ridetas min.
Fransoaz'

Metsis (显示个人资料) 2023年6月14日上午7:25:43

Krom kontakti lokan aŭ landan asocion kaj serĉi en Esperantujo-katalogo (Esperantujo dictionary) unu plia eblo estas poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, per kiu vi povas trovi la cent plej proksimaj uzantoj (plejparte esperantistoj) de la aplikaĵo.

trompistino (显示个人资料) 2023年8月10日下午2:37:48

mi ne havas poŝtelefonon

Altebrilas (显示个人资料) 2023年8月11日上午10:00:31

Guglante "Esperanto " + "narbonne" mi tuj atingis tiun artikolon:
https://www.azinat.com/2023/05/verniolle-lesperant...

Eble vi povas kontakti ilin.

回到上端