본문으로

Al la junaj esperantist.in.oj

글쓴이: miestasgorilo, 2023년 7월 5일

글: 11

언어: Esperanto

miestasgorilo (프로필 보기) 2023년 7월 5일 오후 7:50:21

Saluton cxiuj !
Mi estas juna komencanto kaj mi interesigxi intersxangxi retposxte kun alia samagxa junulo el la tutmondo kiu estas ankaux lernantaj Esperanton. Ni povos skribi unufoje en monato aux semajno pri lingvoj (ekzemple : esperanto, franco, germano, latino, ktp.), sed ankaux pri literaturo, novajxoj, politiko aux aliaj temoj. Mi volas bonigxi per uzado de la lingvo. Cxu iu intersigxis ? Skribu al mi, mi petas ! Mia retadreso estas : thierry.grandjean@studentfr.ch.
Mi jam gxojigxas.
Tjero Johanego

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 7월 7일 오전 5:09:35

Saluton ! Mi estas bedauxrinde maljuna, sed mi tamen volas informi vin, ke vi ne bezonas uzi tian inkluzivaĵon anstataŭ vorto, kiu jam de longe ekzistas: "geesperantistoj"

Krom se, kompreneble, vi deziras informi, ke viaj korespondontoj prefere havu tiun ideologion. okulumo.gif

miestasgorilo (프로필 보기) 2023년 7월 7일 오후 6:17:01

Saluton. Dankon por tiu cxi klarigo ! Mi plene forgesis la sufikson ge- ! Sed vi pravas. Bonan vesperon. Tjero Johanego

Metsis (프로필 보기) 2023년 7월 10일 오전 11:12:38

Sufiĉas eĉ esperantistoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 7월 11일 오전 9:30:45

Tio dependas de la intenco de tiu, kiu sin esprimas.

Metsis (프로필 보기) 2023년 7월 12일 오후 12:45:33

La sfero, en kiu oni uzu aŭ bezonas uzi la prefikson ge-, ŝrumpis kaj ŝrumpas. Verŝajne en la komenco oni bezonis ĝin ĉie, nuntempe ne plu. Certe restos vortoj kiel gepatroj, gefiloj kaj geavoj, la plej proksimaj parencoj, kun kiuj oni daŭros uzi, sed kun preskaŭ ĉiuj aliaj ne, ekz. kelkaj jam uzas la vorton "kuzo" seksneŭtrale.

Kiam temas pri vortoj, kiuj ne priskribas parencojn, oni ĝenerale uzas nur la simplan pluralon sen la prefikso ge-, ekz. instruistoj, esperantistoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 7월 12일 오후 2:02:58

Uzi "ge-ajnulo" por diri " unu el la ge-ajnuloj" ŝajnas al mi tute natura, ĉar la formo ekzistas kaj iuj sentas la bezonon pri tia vorto insiste seksneŭtrala. (Geinĝeniero: inĝeniero, substrekante, ke tiu persono povas esti ankaŭ virino)

Tio evitas inventi novajn afiksojn pri kiuj aliaj esperantistoj verŝajne ne konsentos.

Due, tio evitas enkonduki escepton en nian lingvon, t.e. vorto kiu ekzistas nur plurale.

Metsis (프로필 보기) 2023년 7월 14일 오후 2:04:36

@Altebrilas

La plimulto de substantivoj – instruisto, esperantisto, inĝeniero ktp. – jam delonge, kelkaj eĉ dekomence, estas seksneŭtralaj. Singulara ge- estas bone al mi, sed se vi insistas skribi "geinĝeniero", vi aperas kiel 1800-ulo 👴👵

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 7월 14일 오후 5:36:56

Mirinde, ĉar Esperanto eĉ ne ekzistis!

La vorto estas teorie neŭtra, sed se vi legas "doktoro", vi imagas viron, kaj se "doktorino" vi imagas virinon.

En romano, tio ne gravas, sed en dung-anonco, virinoj povas senti sin malpli bonvenaj.

Morfemoj estas iloj, kiujn oni povas uzi por precizigi nuancojn.

Vira doktoro, kaj eĉ "virdoktoro" signifas, ke li estas nepre vira. Ekz: "la junulino rifuzis esti kuracata de vira doktoro".

Gedoktoro aspektas malpli peze ol "doktoro aŭ doktorino", "doktoro ne nepre vira", "doktor.in.o", ktp.

Kio speciala okazis en 1800? En Francio, Napoleono ek-estris Francion, post la Revolucio. Kio okazis en via lando?

Metsis (프로필 보기) 2023년 7월 17일 오전 7:43:43

Mia misskribo, mi celis "kiel 1800-jarcentulo".

La vorto "esperantisto" sufiĉas jam dekomence, legu la LR 6B.

Eble tio estas kultura afero, sed al plimulton de esperantistoj, kiuj mi konas (kun diversaj denaskaj lingvoj) konsekvence "instruisto" sufiĉas kaj tiel estas jam delonge. Povas esti, ke al parolantoj de lingvoj, en kiuj oni uzas neseksneŭtralajn personajn pronomojn, estas stranga la ideo mem, ke oni ne konstante bezonas montri sekson.

다시 위로