Al la enhavo

Kion proponi por kreskigi Esperanto-parolantojn kaj Esperantistojn?

de morico, 2023-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-04 17:34:34

Laŭ mi, estas kvin ŝanĝegoj ekde la unua eldono de Esperanto en 1887 pri la lingvoj :
- la homaro kreskiĝis de 1,5 miliardoj ĝis 8 miliardoj da homoj, pli rapide en Azio, Afriko kaj Ameriko ;
-la internaciiĝo iĝas pli kaj pli granda, do la bezono de internaciaj lingvoj;
-por la scienco estis tri ĉefaj lingvoj, hodiaŭ estas nur-angla, sed 95 % de la homaro estas ne angla-naskiĝ-parolanta;
-Esperanto estas rekonita kiel la helpa internacia lingvo de la Ligo de Nacioj, de UNESKO kaj iomete de UN; ĝi havas riĉan vivon, historion, literaturon kaj kulturon ekde pli ol unu jarcento ktp;
- estas revolucio de pli longa edukado, de interreto kaj de la poŝ-telefono;

4 miliardoj da homoj havas poŝtelefonon. Ĉiu povas havi apon kiel Lernu.net kaj lerni la bazojn de Esperanto.
La ĉefa problemo estas konigi Esperanton kaj akceptigi de kelkaj registaroj kaj / aŭ internaciaj organizaĵoj.
Oni povas pensi kiel faciligi la kun-ligon de la angla al Esperanto por la plimulto kiu komencas per la angla. Se registaroj akceptas lernigi Esperanton al tre multe da gejunuloj, ili faros kelkajn etajn reformojn.

morico (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-04 17:52:38

La granda plimulto konas latinan, anglan, ktp alfabeton de proksimume 26 leteroj. Do nun, la skribo de ch, sh, u malantau "e" kaj "a" estas legata kaj skribata de la granda plimulto kiu havas poŝtelefonon, kun angla-latina alfabeto. La grupoj de literoj gh, jh kaj hh estas ne internaciaj, same kiel la literoj ĉapelitaj.
.Nun, la baza angla estas miloble pli konata ol Esperanto (proksimume 2 miliardoj kontraŭ 2 milionoj), eble 10 000 -oble pli lernata en la lernejoj kaj unua lingvo de internacia komunikado. La plej ofta prononco de la digramoj ch, sh estas angla kaj Esperanto.
Por la aliaj supersignataj literoj, por ke la du miliardoj povas legi rapide tekston en Esperanto, la indonezia lingvo, alia konstruita lingvo, povas esti ekzemplo. En 1972 estis ortografa reformo : [j] indonezia devenas y kiel yes ; ĝ devenas "j" kiel angla jazz ; ĥ devenas kh.
Ni ne povas ŝanĝi la Fundamento-n. Sed ni povas akcepti novaĵojn por pli diskonigi Esperanto-n.
Do estus tri sistemoj por la supersignitaj literoj : la du de la Fundamento kaj tria 1000-oble pli legata internacie: ch, sh, ŭ = u (Fundamento) + y (pluralo), kh (malofta) kaj 'j kun ' antaŭ por ĝin diferencigi de la Fundamento-alfabeto. La esperantistoj povas ankaŭ pli rapide, pli ofte skribi kaj konigi la lingvon..

morico (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-04 18:05:11

Se oni volas skribon Esperanto tuj prononcatan de la du miliardoj kiuj lernis la anglan kaj konas la bazojn de la IFA (Internacia Fonetika Alfabeto), oni povas uzi "y" konsono kiel la sono de boy kaj la leteron "j" kiel en usona "jazz" kun apostrofo antau por marki la différencon de sono, ekz 'jazo.

Por mi, eblas akcepti por skribi al la homoj kiuj ne konas Esperanto (99,7 %?) la plej konatan skribon kun ch, sh, au, eu, plus y de yes, 'j de jazz, jh, kh (ĥ). La lernantoj de la angla povas tuj legi Esperanto.
Meti ankaŭ streketojn en la kun-metitaj vortoj, kiam la vorto ne estas klara por komencantoj kiel skribita en la 11-a regulo de la Fundamento, estas laŭ mi pli pedagogia.

sendiulo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-05 05:08:48

Iuj ekinteresiĝas pri Esp-o kaj poste malvarmiĝas aŭ eĉ komencas lerni kaj poste ĉesas. malgajo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-05 12:30:53

La kialoj de "malvarmiĝo" aŭ kabeado estas studindaj. Mi ne vidis multon pri tio.

morico (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-06 07:57:33

Ekde la komenco de la 20-a jarcento estas multe da antaŭjuĝoj. La libreto de Walter Francini "Esperanto sen antaŭjuĝoj" estas legebla en Interreto kaj indas esti tradukota en pluraj lingvoj.

Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_sen_antaŭĵuĝoj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_sen_antaŭjuĝoj/pli_detala_enhavo

https://lernu.netrumo/temo/29485/
https://lernu.netrumo/temo/29488

akueck (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-07 06:11:44

Por kreskigi sian nombron, Esperanto-parolantoj devus igi sin (au almenau la vorton "Esperanto") pli ofte percepteblaj, ekzemple en sociaj retejoj uzataj de amase da neesperantistoj.

Tial en la pasintaj ses semajnoj mi preskau chiutage afishis malmultsekundajn videajhojn en la "Snap Map" (Snapmapo) de Snapchat.
Tio estas afero facila kaj plezuriga.

Chiu videajho mia estas provizita per mallonga teksto en Esperanto kaj ricevis plurcentojn(!) da vidoj (jen listo; en ghi estas du videajhoj afishitaj ne de mi).
Ensalutinte en Snapchat, oni vidas iom pli, ol ne ensalutinte, ekzemple la nomon de mia publika profilo: "Esperanto".

En Tvitero kaj krome esperantistaj grupoj de Telegram, Discord kaj Reddit mi provis konvinki esperantistojn kun-agadi simile, tio estas:
Afishadi en la Snapmapo kaj per tio chi ghin verdigi. Bedaurinde mia klopodado ghis nun estas - miakonstate - senfrukta.

Chi-tieaj legantoj, kiuj volas kun-agadi, bonvole uzu apon Snapchat kaj per ghi mesaghu al mi; mia uzantonomo estas "imnej7".
Bonvole ne igu min diskuti chi tie, sed au ignoru mian iniciaton au kun-agadu.

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-08 06:45:03

morico:Se oni volas skribon Esperanto tuj prononcatan de la du miliardoj kiuj lernis la anglan, oni povas uzi "y" konsono kiel la sono de boy kaj la leteron "j" kiel en usona "jazz" kun apostrofo antau por marki la différencon de sono, ekz 'jazo.

Por mi, eblas akcepti por skribi al la homoj kiuj ne konas Esperanto (99,7 %?) la plej internacian skribon kun ch, sh, au, eu, y de yes, 'j de jazz, jh, kh (ĥ). La du miliardoj kiuj lernis la anglan povas tuj legi Esperanto.
Notu, ke kelkaj pensas, ke "y" estas unusence vokalo kaj "j" konsonanto.

Nuntempe skribi la ĉapelitajn literojn ne plu estas granda problemo.

Persone mi volas, ke oni malmultigu la susurajn sonojn (ĉ, ĝ, ĵ, s, z) (ofte mi ne povas aŭdi diferencojn inter ili), se oni komencos reformi la alfabeton.

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-08 07:14:36

La demando kiel oni povas kreskigi la nombron de Esperanto-parolantoj neniel estas nova. La du ĉefaj skoloj estas finvenkistoj kaj raŭmistoj.

Finvenkistoj pensas, ke oni propagu kaj proklamu Esperanton kun argumentoj, ke ĝi estas la plej facila internacia lingvo, taŭga por ĉiuj ktp. La termino reprezentas la ideon, ke estontece Esperanto iĝos mondskala internacia lingvo, dua lingvo por ĉiuj.

Raŭmistoj pensas, ke oni koncentriĝu al kreado de propra Esperanta kulturo (anstataŭ propagado), kiu siavice allogas homoj, ke ili eklernu Esperanton.

La vero verŝajne estas ie inter tiuj du ekstremaj punktoj.

Persone mi estas pli raŭmisto ol finvenkisto. Unu el la notindaj aferoj estas, ke multaj homoj lernas Esperanton per Duolingo, sed poste ne estas aktivaj en Esperantujo. Kial ne? Ne ekzistas sufiĉe da interesaj aferoj, por kiuj oni bezonas la lingvon. Imagu, ke ekz. en la televida serio Game of thrones iu grava speco parolus Esperanton. Aŭ fama popularmuzikisto kreas frapkanton kun rekantaĵo en Esperanto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-08 10:21:35

Metsis:...Notu, ke kelkaj pensas, ke "y" estas unusence vokalo kaj "j" konsonanto.

Nuntempe skribi la ĉapelitajn literojn ne plu estas granda problemo.

Persone mi volas, ke oni malmultigu la susurajn sonojn (ĉ, ĝ, ĵ, s, z) (ofte mi ne povas aŭdi diferencojn inter ili), se oni komencos reformi la alfabeton.
Mi pensas, ke Esperanto mem evoluos kiam ĝi estos amase parolata de homoj, kiu ne speciale batalas por ĝi nek atentos pri gramatiko.

Alfabeto povus evolui anglece: ĉ->ch, ĝ k. Ĵ ->j, j->y, ŝ->sh, ŭ->w
... aŭ ĉinece, kiel supre kun ĉ->q, sh->x

Malapero de akuzativo en svo frazoj.

Fleksebliĝo de la sintakso por neafiksitaj verboj : ekz. "Edzi" tiam signifus edziĝi, edziniĝi, geedzigi, ktp.

Marjorie Boulton diris, ke foje ŝi devis zorge kontroli iujn vortojn, kiam ŝi verkis. Mi dubas, ke devigataj uzontoj de la lingvo agos same.

Ĉiukaze, reformo antaŭ la adopto de la lingvo nur domaĝus ĝin, kreante konfuzojn, dividojn kaj kadukiĝon de la jamskribita literaturo. Tial estus maloportuna fari iun nun.

Plibone ni pripensu rimedojn por eviti ke tiam ĝi evoluos en misa direkto.

Reen al la supro