본문으로

viaj preferataj esperantaj aranĝoj

글쓴이: Meŝig, 2023년 8월 14일

글: 1

언어: Esperanto

Meŝig (프로필 보기) 2023년 8월 14일 오전 10:03:10

Saluton al ĉiuj,

kiajn esperantajn aranĝojn vi preferas? Kiujn aranĝojn precize? Kial?

Mi mem jam partoprenis en tiaj aranĝoj:
- lokaj (landaj) kursoj
- lokaj (landaj) "kafejoj" (diskutejoj)
- internaciaj kun prelegoj, ekskursoj kaj vesperaj programoj (ekzemple IJK, UK)
- internaciaj kun kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj vesperaj programoj (ekzemple SES)
- internaciaj kun "migranta" vizito de lando(j) (ekzemple ataŭkongresoj de UK/IJK, karavanoj, ktp...)

Mi ŝatis ĉiujn aranĝojn en kiuj mi partoprenis, sed se mi devus elekti unu tipon, estus la lasta: internacia karavano. Tia aranĝo permesas lerni multon pri novaj landoj, kaj pasigi ĉiutage tempon kun la sama grupo permesas starigi agrablajn personajn rilatojn kaj diskutojn. Pluraj el tiuj karavanoj en kiuj mi partoprenis estis organizitaj "private" (= ne en la kadro de alia aranĝo) de iu esperantisto deziranta malkovrigi sian landon.

다시 위로