目次へ

AdE': MO/MA: kiu kuiris/formanĝis moparton/maparton de tiu okontorto?

amigueo,2023年8月17日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月17日 11:04:58

Ne por komencantoj.

Plusa ekzemplo saman "malekzemplon".
(Dankon al kara samforumano Altebrilas, kiu diris ke "malekezemplo = contre-exemple", mi preferas "moekzemplo" al "malekzemplo")

Ekzemplo de uzado de PLIA:
" Donu plian argumenton defendi vian senkulpon.

Malekzemplo estas "uzado de PLIA" kaj ties ekzemplo estas "Donu plian argumenton defendi vian senkulpon".

Cxu gxuste aux kompreneble?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月17日 11:05:40

Kiel diri vorton "moekzemplo" en la angla, la franca, la hispana, la rusa, la cxina, la araba aux ktp, moekzemple, en via denaska lingvo?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年8月17日 12:23:09

Bedaŭrinde, vi malofte donas difinojn...

Post konsultado de PREVO kaj GDFE, mi konstatis ke ekzempla povas havi du signifojn:

-Aparta okazo de io ĝenerala
-imitindaĵo (nur GDFE)

Do malekzemplo, kiu estas laŭfundamente konstruita, povus signifi, en la franca :
-Contre-exemple (kontraŭekzemplo)
- mauvais-exemple (malimitindaĵo)

Ĉu vi faris serĉadon pri "malekzemplo" en TTT kaj literaturo?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月17日 12:34:02

メッセージは隠されています

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月17日 12:36:10

Altebrilas:
Ĉu vi faris serĉadon pri "malekzemplo" en TTT kaj literaturo?
Vi pravas ke mi pigre ne prisercxas je ekzemploj dum miaj "enketoj".
Kiel prisercxi Esterantajn literaturon kaj interreton ?

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月17日 12:54:31

Altebrilas:
...ekzemplo povas havi du signifojn:

-Aparta okazo de io ĝenerala
-imitindaĵo (nur GDFE)

Do malekzemplo, kiu estas laŭfundamente konstruita, povus signifi, en la franca :
-Contre-exemple (kontraŭekzemplo)
- mauvais-exemple (malimitindaĵo)
1. Por la dua signifo de "ekzemplo" ("imitindajxo"), jam estas "edifajxo".
2. Laux la ekzemplo de mi afisxita por klarigi mian vorton "malekzemplo", la francaj esprimoj "contre-exemple" aux "mauvais-exemple" ne koincidas kun "mia" MOEKZEMPLO.
Kiel diri "contre-exemple" aux "mauvais-exemple" en Esperanto? Ĉu MALEKZEMPLO aŭ MALEDIFAĴO?

3. Mi daŭrigas klarigon de na "mia" vorto MOEKZEMPLO.
Vortoj analogaj estus: MOPARTO (tuto), MOFILO (atro, genitoro, "naskinto"), MOAVO (nepo). Eble MO ne estas la taŭga rimedo por tia derivacio? Sed kiu alia rimedo taŭgas?

4. Tuto vs parto. Gxeneralajxo vs konkretajxo.
Cxu bona enketdirekto?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2023年8月17日 16:46:29

Dankon pri edifaĵo.

Ĉu vi celas reciprokan rilaton? A estas ekzemplo de B, do B estus *malekzemplo de A.

Tio ne funkcias, ĉar "mal" ne signifas reciprokan rilaton.

Tiukaze, *malpatro signifus filon, kaj malamiko... amikon (almenaŭ kaze de reciproka amikeco).

Serĉu kiel oni esprimas reciprokajn rilatojn en Esperanto , kolektu ekzemplojn, kaj vidu mem se iam aperas regulajn formojn (kiel aktivo/pasivo, ekz.). Tiel laboras lingvistoj.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月19日 14:35:49

Dankon pri "reciprokaj rilatoj".

Mi celas reciprokan rilaton tian ke A estas ekzemplo de B, do B estas "moekzemplo" de A.
A estas filo de B , do B estas mofilo de A, ktp.

MO estas fantazia vorteto iom proksima al MAL.

Mi jam provis aliajn rimedon, por prepozicioj:
A en B, do B eŭn A.
A anstataŭ B, do B anstat A.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年8月19日 15:49:03

《Tiukaze, *malpatro signifus filon, kaj malamiko... amikon (almenaŭ kaze de reciproka amikeco).》

A amas Bn, do B aŭmas/moamas An.
A malamikas Bn, do B momalamikas/malamiŭkas An.

amigueo (プロフィールを表示) 2023年9月11日 10:21:59

Moparto (tuta torto) de okono de torto.
vs
Maparto (7/8) de okono.

MA- indikas komplementon.

先頭にもどる