Į turinį

AdE': aŭ tiel plu (atp): Kiel diri kato france, hispane, ruse, ĉine "aux tiel plu"?

amigueo, 2023 m. rugpjūtis 17 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

amigueo (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 17 d. 12:23:19

Ne por komencantoj.

Kiel diri en via lingvo "aux tiel plu"?

《Kiel diri KATO en la angla, la franca, la hispana, la rusa, la cxina, la araba "aux tiel plu"?》. Klarigo de la signifo de la intercitilajxo (estas nur ekzemplo de uzado de fantazia vorto "atp", mi ne volas vin afisxi liston kompletan aux partan): Mi ne demandas ke vi listu la vorton kato en cxiu lingvo de la mondo, nur en unu aux eble en kelkaj tio suficxas, sed se vi havas artefaritinteligenthelpanton, kial ne?, vi gxuste solve povas afisxi la kompletan liston.

Eble "aux tiel plu (atp)" ne estas plejtauxga, nur provo.
Priideoj?

Altebrilas (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 17 d. 12:50:06

"Aŭ tiel plu" estas Zamenhofa (Hamleto). Sed tiun laboron, t.e. serĉadon de citaĵoj, vi povus fari mem. Estus pli ĝentile por aliaj uzantoj de tiu forumo.

Eble la katan aferon vi povas trovi en iulingva vikivortaro.

amigueo (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 17 d. 12:59:55

Altebrilas:
1. "Aŭ tiel plu" estas Zamenhofa (Hamleto).
2. Sed tiun laboron, t.e. serĉadon de citaĵoj, vi povus fari mem. Estus pli ĝentile por aliaj uzantoj de tiu forumo.
.
1. Dankon.
2. Dankon. Sed kiel fari?

Altebrilas (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 17 d. 16:23:29

1. Ne dankinde

2. Kiel mi faris. Mi tajpis "aŭ tiel plu" en Guglo (aŭ alia serĉilo) kaj alklakis la ligilojn.

amigueo (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 27 d. 18:28:34

dankon, Altebrilas, mi agordis la filtron lingvan kaj tiam aperis Hamleto!
https://tekstaro.com/t?nomo=hamleto

amigueo (Rodyti profilį) 2023 m. rugpjūtis 27 d. 18:32:07

Interese pri "aŭ tiel plu" estas ke oni povas ne mencii "aŭ" antaŭ "aŭ tiel plu", kiel en la titolo de ĉi temfadeno.

"atp" povas esti konvena mallongigo. Mi ne trovis ĝin en Tekstaro.

Atgal į pradžią