Al la enhavo

kreado de novvortoj/neologismoj en esperanto

de Meŝig, 2023-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-20 09:06:55

En 1989 estis eldonita libro skribita de la bedaŭrinde forpasinta Claude Piron, titolita "la bona lingvo". Tiu libro legeblas senpage ĉi-tie: https://legacy.esperanto.org.uk/eldonoj/piron/skan...

Tiu verko vekis debaton, al kiu interalie respondis Jorge Camacho en "la mava lingvo": https://jorgecice.blogspot.com/2001/01/la-mava-lin...

Mia demando, karaj legantoj de la lernu forumo, estas: kion vi opinias pri tiu debato (kiun mi malsupre priskribos, kaj pri kiu mi donos mian propran opinion).

La libro de Piron estas tre klara, kaj tre agrabla por legi. En ĝi la aŭtoro pritraktas diversajn temojn, sed unu el la pej gravaj estas, ke esperanto/esperantistoj devus laŭ li preferi kreon de vortoj per jam ekzistantaj vort-radikoj al enkonduko de novvortoj/neologismoj.

"neologismo" do estas ekzemplo. Etimologie ("etimologio" eble estas neologismo...) ĝi devenas el la antikva greka "neo" ("nova") kaj "logos" (vorto, parolaĵo). Sekve "novvorto" tute samsencas kaj laŭ mi konvenas en esperanto. Piron eksplice citas la antikv-grekajn devenajn vortojn.

Aliaj ekzemploj troveblas ĉe pli ĉiutagaj vortoj. Mi jam aŭdis/legis "rara" (=malofta), "idioto" (=stultulo), ktp...

La argumentoj de Piron estas interalie, ke la uzo de jam ekzistantaj radikoj limigas la nombron de lernendaj vortoj, kaj ke la tiel formataj vortoj estas rekte kompreneblaj de iuj, kiuj ne havas ekvivalentojn en iliaj gepatraj lingvoj (ekzemple azianoj), kaj ke tiu emo krei el radikoj estas pli propra al la spirito de esperanto.

Mi trovis la tekston de Camacho pli malfacilan por resumi. Li interalie diras, ke la danĝero por esperanto ne devenas de novvortemaj verkistoj (Piron eksplice kritikas kelkajn), sed de tiuj kiuj uzas la ligvon sen scipovi ĝin.
Li skribas interalie, ke laŭ li certaj novvortoj estas pli esprimpovaj ol iliaj elradik-kreataj ekvivalentoj, kaj ke foje necesas krei novajn vortojn ĉar la vortprovizo de esperanto ne permesas alimanieri. Laŭ li " inter la neologismozaj verkoj de la poetego MAO Zifu (kiujn neniu devigas legi) kaj la simplismo de Corsetti aŭ la bonismo de Piron (same), mezaj vojoj abundas."

Meŝig (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-20 09:31:43

Mi mem samopinias kun Piron. Unu el la kialoj de la relativa facileco de la lernado de esperanto estas la eblo, propra al tiu lingvo, krei
vortojn kunmetigxante vort-radikojn. Tiu eblo interalie limigas la nombron de lernendaj vortoj, la vortoj kreitaj el jam ekzistantaj radikoj estas rekte kompreneblaj de tiuj, kiuj ne havas ekvivalentojn en iliaj gepatraj lingvoj, kaj tiu emo krei el radikoj estas ne nur propraj al la spirito de esperanto sed ankaŭ farigas ĝian genion kaj ĝian belecon.
Novvortoj devus miaponie esti enkondukitaj nur se la aktuala radik-provizo de esperanto ne permesas krei ekvivalenton, kaj se tiu novvorto havas internacian uzon en la aliaj lngvoj de la mondo (ekzemple, taŭgis krei novvorton por la "kovimo").

Kiel mi jam skribis en mia supra mesaĝo, mi identigis almenaŭ du kategoriojn da novvortoj:
- la "akademiaj", ofte grek-devenaj, kiuj respondas ekzemple al nomoj de sciencioj ("biologio") aŭ al konceptoj ("monoteismo"). Tiuj vortoj probable estis enkondukitaj en la lingvo kadre de ĝia konscia, "scienca", disvolviĝo, kaj certe estus malfacila kontraŭstari tiun emon. Domaĝas, ĉar vortoj kiel "vivscienco" (=biologio), "unudiismo"(=monoteismo), "arane-timemo" (=araknofobio), rekte respondas al la greka radik-deveno de iliaj ekvivakentoj.

- la "ĉiutagaj", kies la kreado probable estis pli malklara kaj spontanea (kreitaj de verkistoj, nature kreitaj de ĉiutagaj situatcioj,...), kiel "magra", "mava", ktp... Kreado de tiaj novvortoj tute senutilas kiam jam ekzistas/eblas radik-devena ekvivalenton, kaj ili nur balastigas la lingvon. Ŝajnas, ke plezurigas certajn verkistojn tiel kripligi la lingvon. Piron rimarkas en "la Bona Lingvo", ke certaj esperantistoj diris al li, ke ili ne plu legas esperantlingvan poezion ĉar ili nenion komprenas, mi mem atestas tion.

Esperanto celas esti internacia lingvo, facile lernebla, facile uzebla, apartan atenton oni devas direkti al la enkonduko de novaj vortoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-20 10:46:39

Laŭ mia opinio, ambaŭ utilas. Tio dependas de la situacio.

Samkiel oni ne parolas sammaniere al infano aŭ plenkreskulo, oni ne parolu same al komencanto aŭ fluparolanto. Uzante neologismon, oni konsciu, ke oni faras tion kaj kial.

Bona esperantisto estu kapabla kompreni maloftajn vortojn, samkiel verki tekston per nur bazaj.

Ankaŭ povas esti helpiloj: vortaroj kun BRO-kategorioj (nombroj proporcia al malofteco de radikoj), ortografiaj korektiloj, kiuj avertas, kiam oni uzas nebazan radikon, ktp.

Se neologismo nepre bezonatas, oni uzu piednoton se la difino ne aperas en la teksto mem.

Mi ne aprobas "ekzotikanj" neologismojn, t.e. esperantecaj vortoj kiuj tradukas jam internacie konatajn vortojn. Ekz. Eŭro aŭ kovimo, ne plaĉas al mi ĉar Euro kaj COVID jam estas internaciaj. Despli, ke kovim estas polemika: kial ne "krovim", eĉ pli ekzotika, kiu estas pravigita per la nomo Kronviruso. Mi do uzas la vortojn "Euro" kaj "kovid"-o

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-21 09:18:24

La ĉefargumento de la Bona lingvisma skolo estas jena. Kiam oni prunteprenas novan vorton en Esperanton, oni ne nur ekhavas novan vorton sed radikon. Oni evitu pruntepreni tiajn radikojn, el kiuj ne eblas krei sufiĉe multajn novajn vortojn per la afiksa sistemo de Esperanto. La afiksa sistemo estas unu de la bazaj ecoj de Esperanto kaj ebligas rapidan lernadon de la lingvon. Memoru la Zagreban metodon kun 500 radikoj kaj la plej uzataj afiksoj.

Ekzemple se loko por flegi homojn kun malsanoj nomiĝus "hospitalo", kiom da vortoj vi povas krei tiel, ke ili uzas la radikon "hospital/"? Ne multaj. Ĉi tial estas pli bone, ke tiu loko nomiĝas "malsanulejo", kiu estas produktiva derivaĵo de la radiko "san/".

Rilata argumento estas, ke la nombro de radikoj jam estas tiel granda, ke oni preskaŭ ne bezonas novajn. Aliaj aldonas, ke oni nepre bezonas novan radikon, tiun pli prefere estu de ekster la hindeŭropa lingvaro, aparte nepre ne el la angla, por malpligrandigi la hindeŭropan centrismon de Esperanto kaj ekvilibrigi la proporciojn de la fontlingvoj.

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-21 09:26:50

Altebrilas:Ekz. Eŭro aŭ kovimo, ne plaĉas al mi ĉar Euro kaj COVID jam estas internaciaj. Despli, ke kovim estas polemika: kial ne "krovim", eĉ pli ekzotika, kiu estas pravigita per la nomo Kronviruso. Mi do uzas la vortojn "Euro" kaj "kovid"-o
Pri la nomo de la malsano eble indas legi la artikolon de La Brita Esperantisto de la aŭtuno 2020.

Meŝig (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-21 18:24:15

"Metsis":Pri la nomo de la malsano eble indas legi la artikolon de La Brita Esperantisto de la aŭtuno 2020.
Interesa artikolo, dankon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-21 22:08:33

Mi legis la artikolon, kiu konfirmas mian opinion, ke esperantecaj nomoj estas polemikaj. Finfine oni devas parkere lerni la plej taŭgan siglon, kaj tio kostas la saman memoran klopodon kiel neologismoj.

Mi preferas uzi internaciajn vortojn, ĝis kiam la aliaj estos sufiĉe konataj por ne ĝeni la komencantojn.

Tonawand (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-26 22:41:25

заимствования нихера не обогащают язык
заимствования лишь показывают, что язык собственными средствами не в состоянии придумать, создать адекватные названия для новых предметов, явлений, событий и т.п.
причем заимствования в русском языке четко указывают на тот язык, который с успехом реализует эту функцию - функцию обогащения языка собственными средствами
и это не немецкий и не французский

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-27 12:14:48

Bv. Traduki en fadenan lingvon. Antaŭdankon.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-27 15:42:09

《заимствования нихера не обогащают язык
заимствования лишь показывают, что язык собственными средствами не в состоянии придумать, создать адекватные названия для новых предметов, явлений, событий и т.п.
причем заимствования в русском языке четко указывают на тот язык, который с успехом реализует эту функцию - функцию обогащения языка собственными средствами
и это не немецкий и не французский》

Google tranlator:

《fucking borrowing doesn't enrich the language
borrowings only show that the language by its own means is not able to invent, create adequate names for new objects, phenomena, events, etc.
moreover, borrowings in Russian clearly indicate the language that successfully implements this function - the function of enriching the language with its own means
and it's not german or french》

《fika pruntepreno ne riĉigas la lingvon
pruntoj nur montras, ke la lingvo per siaj propraj rimedoj ne kapablas elpensi, krei adekvatajn nomojn por novaj objektoj, fenomenoj, eventoj ktp.
krome, prunteprenoj en la rusa klare indikas la lingvon, kiu sukcese efektivigas tiun ĉi funkcion - la funkcion riĉigi la lingvon per siaj propraj rimedoj.
kaj ĝi ne estas germana aŭ franca》

Cxu kompreneblas la tradukajxo?

Reen al la supro