Al la enhavo

Nove Latina

de miestasgorilo, 2023-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

miestasgorilo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-20 17:42:50

Saluton.
Cxu iu el vi jam konas la Nove Latina kiu estas proeuropa lingvo ke mi jxus malkovris (retejo : www.latina.ac). Se vi interesigxas pri gxin, vi certe trovos ke tiu cxi lingvo estas pensigita kiel Esperanto (havante sufiksojn similajn, ekzemple...) Tio estas preskaux imitita de Esperanto !
Kion vi pensas pri gxin ? Cxu tiu estas lerninda ? Mi ne kredas : esperanto suficxas kaj sxajnas pli simpla ol nova latino. Mi opinias ke oni devus provi lerni nur la Esperanto se oni volas ke unu el la internaciajn lingvojn sukcesas, cxu ne ?
Bonan vesperon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-20 19:29:13

Ŝajnas, ke la respondeculo de la paĝaro estas iu, kiu iam batalis por Esperanto kaj poste kabeis... aŭ bofrontis.

FranzEbersburg (Montri la profilon) 2023-oktobro-11 15:57:17

Mi testis tiun "lingvon", rezulto magra. Iom kaosa.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2024-januaro-21 08:08:40

Esperanto estas la unue lerninda, kaj sekve, interlingua estas la due lerninda por ne-latinidaj lingvanoj. (nur mia persona opinio)

Reen al la supro