До змісту

AdE': parkeriĝi ion vs parkerigi al si ion: parkeriĝi muzikon spontane

від amigueo, 28 серпня 2023 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

amigueo (Переглянути профіль) 28 серпня 2023 р. 08:00:17

NePorKomencantoj

Du difinoj en PReVO:

parkeri:
Parkere scii: tiu, kiu ... ne kapablis parkeri eĉ la plej mallongan pecon de talmuda komentario, nu, kiel tiu arogus al si paroli pri la lingvaj aferoj? .
Parkerigi:
Lerni ĝis plena, parkera scio: mi opinias pli inteligenta kaj klera homon kiu kapablas komputi logaritmon de ajna nombro ol tiun kiu parkerigis la tutan logaritmotabelon .

amigueo:-
parkerigi al si ion aux parkerigi sin pri io, vs, parkerigxi ion aux ekparkeri ion.
Bedauxrindas difino prevo-a de "parkerigi".

" Mi audis tiun belan muzikon kaj mi rimarkas nun ke mi parkerigxis gxin.

ekparkeri = parkerigxi (plimalpli sinonimaj)

" Reklamado parkerigas al oni konsumon felicxo.

Altebrilas (Переглянути профіль) 28 серпня 2023 р. 08:47:22

Komencantoj atentu, ke verboj kun sufikso -iĝ estas netransitivaj, do neniam havas komplementon kun -n finaĵo.

Do *"mi parkerigxis ĝin" estas gramatike nekorekta.

Amigueo bv. pardoni al mi.

amigueo (Переглянути профіль) 28 серпня 2023 р. 08:52:00

Dankon. Altebrilas,

Konflikto inter du taskoj de IGX:

Sxangxo al stato vs speciala pasivigo de verbo.
parkerigxi vs parker(at)igxi.

analoge:
sciigxi vs sci(at)igxi.

Tiukaze, solvoj estas
1. "ekscii" kaj "ekparkeri".
2. "sciigxi" kaj "parkerigxi".

Problemo estas ke transitiveco ne estas tre fiksita kategorio.
Mi jam menciis "belato".
Belo estas nur speciala fascino.
Eble "beli" povus transitivi.
Tiam, jam ne eblus "beligxi", cxar gxi signifus "fascinati de belo"?

amigueo (Переглянути профіль) 28 серпня 2023 р. 10:22:07

Altebrilas:Komencantoj atentu, ke verboj kun sufikso -iĝ estas netransitivaj, do neniam havas komplementon kun -n finaĵo.
Do *"mi parkerigxis ĝin" estas gramatike nekorekta.
Amigueo bv. pardoni al mi.
Dankon, Altebrilas,
Mi klarigas la embarason de IGX. La ebenaj vojoj de Eo, prikantitaj de Piron, kelkfoje neebenas.

"Interesigxi" ne estas "igxi interesa" sed "interesati". Monteto en alie ebena vojo.

amigueo (Переглянути профіль) 30 серпня 2023 р. 21:09:11

Tiu rilate,
esprimo "neniu rajtas apudigxi sxin sen antauxpagi"
sxajnas enorde.

Назад до початку