Přejít k obsahu

amikumu perdis sian sencon

od uživatele thyrolf ze dne 31. srpna 2023

Příspěvky: 6

Jazyk: Esperanto

thyrolf (Ukázat profil) 31. srpna 2023 16:25:16

bedaŭrinde la apo "Amikumu" perdis sian sencon, ĉar oni ne plu povas sendi privatajn mesaĝojn al homoj, kun kiuj oni antaŭe ne interŝanĝis mesaĝojn.

Ankaŭ en lernu.net la interŝanĝo de privataj mesaĝoj ne funkcias, nur helpe de kripligita formo per amasmesĝoj al siaj registritaj amikoj.

Metsis (Ukázat profil) 1. září 2023 12:09:27

thyrolf:bedaŭrinde la apo "Amikumu" perdis sian sencon, ĉar oni ne plu povas sendi privatajn mesaĝojn al homoj, kun kiuj oni antaŭe ne interŝanĝis mesaĝojn.
Ĉu? Mi ĵus kontrolis. Mi malfermis la liston de la plej proksimaj Esperantistoj kaj eblas al mi komenci skribi mesaĝon al iu ajn, sendepende de tio, ĉu ni antaŭe mesaĝis. Ĉu vi asertas, ke la sendo al tiaj uzantoj ne funkcias?

thyrolf:
Ankaŭ en lernu.net la interŝanĝo de privataj mesaĝoj ne funkcias, nur helpe de kripligita formo per amasmesĝoj al siaj registritaj amikoj.
Mi aliĝis al Lernu en 2017, kaj miamemore mi neniam vidis privatajn mesaĝojn, do vere, kiam tiuj perdiĝis?

thyrolf (Ukázat profil) 2. září 2023 8:20:12

Mi ĵus provis kaj ne povis sendi ion ajn. Eble tion nur povas fari pagantajn membrojn 🙄 ?

Je la komenco oni povus sendi privatajn mesaĝojn en lernu. Subite Tio ne plu funkciis kaj nun oni havas individuan amikaron. Eble ĝi fariĝis tro kosta aŭ la teamo malgrandiĝis ktp.

Oni nenion ekscias, ĉar la administranto ne komunikas.

Same ĝis hodiaŭ ne estas bone konata, kion signifas la steletoj apud la nomoj.

akueck (Ukázat profil) 7. září 2023 13:36:26

thyrolf:Mi ĵus provis kaj ne povis sendi ion ajn.
Kial chagrenighi pri malfunkciantaj apoj?

Mi sugestas alighi al la Snapchat-a grupo1: Per mapo oni vidas Esperanto-parolantojn - cetere ne nur en la proksimo - kaj ilin povas senprobleme kontakti.

walfino (Ukázat profil) 21. října 2023 17:10:04

Mi jam sciigis Evildea, sed verŝajne ankoraŭ neniu riparis ĝin.

Tre bedaŭrinda, kaj ankaŭ la apo ĝenerale iĝis pli kaj pli malrapida, mi ne scias kial. Originale la apo funkciis bone, kial ili rompigis ĝin.

Por multaj Esperantistoj, Amikumu ankoraŭ gravas en nia koro ĉar ĝi estas la originala Esperanta socia reto, mi pensas.

sendiulo (Ukázat profil) 27. října 2023 3:04:42

Kiom da mono estis elspezite por ĝi, kaj jen malordo komenciĝis. Tre malbone.

Zpět na začátek