Sisu juurde

Retaj Esperanto-kursoj de niveloj A1 ĝis C1

kelle poolt Larmel, 3. september 2023

Postitused: 1

Keel: Esperanto

Larmel (Näita profiili) 3. september 2023 19:11.56

Ĉi-monate la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉas novajn retajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:

https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto...

La informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

La plejparto de la kursoj komenciĝos dum la unua aŭ dua semajno de septembro. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule, ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, bonvolu kontakti min!

Tagasi üles