去目錄頁

viaj plej ŝatataj esperantlingvaj libroj

Meŝig, 2023年9月16日

讯息: 1

语言: Esperanto

Meŝig (显示个人资料) 2023年9月16日上午6:07:58

Saluton al ĉiuj,

kiuj estas viaj plej ŝatataj esperantlingvaj libroj? Originale verkitaj en Esperanto aŭ ne, fikciaj aŭ ne.

Mi mem tre ŝatis legi:

- la kaŝita vivo de Zamenhof de Naftali Zvi Maimon. Tiu libro temas pri la kultura medio en kiu estis edukita Zamenhof, kaj pri evoluo de siaj naciaj kaj internaciaj konvinkoj (cionismo, hilelismo, homaranismo). La titolo eble estas iom erariga, ĉar Zamenhof ne sin kaŝis. La aŭtoro havis la kulturajn kaj lingvajn konojn por fari tre bonan laboron, kaj la lingva stilo estas tre agrabla por legi.

- la viro el la pasinteco, novelaro de la bulgara aŭtoro Julian Modest, originale verkita en esperanto. Mi citas tiun libron pro tio, ke estas la sola de tiu aŭtoro kiun me legis. Iu korea amiko diris al mi, ke li estas unu el la plej bonaj esperantlingvaj aŭtoroj, kaj tiu legado konfirmis tion.

- malnovaj grekaj mitoj, traduko de Eduard Petiŝka. Tre bona okazo (re)malkovri la grekajn mitojn. Libere elŝutebla tie: https://satesperanto.org/IMG/pdf/malnovaj_grekaj_m...

回到上端