Zum Inhalt

AdE': kompliki vs kompakta : komplikaj difinoj.

von amigueo, 2. Oktober 2023

Beiträge: 3

Sprache: Esperanto

amigueo (Profil anzeigen) 2. Oktober 2023 16:05:05

Ne por komencantoj.

Du difinoj ĉe PIV:

1. https://vortaro.net/#kompliki_kdu

komplik1i (tr) Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj: manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon B; la vivon ne kompliku per vanaj zorgoj; komplikanta interveno. ☞ impliki, konfuzi.

komplika. Embarase malsimpla: komplikaj difinoj.

2. https://vortaro.net/#kompakta_kdu

kompakta
1 Densa k nedisiĝema: kompakta grundo, papero, pulvoro; neniam estis ŝvelo pli kompakta; kompakta eldono (tre dense presita). ➞ disko.

kompakto. Io kompakta

kompaktigi ∆ Konstrui kompaktan spacon, enhavantan donitan spacon.

Komento:
KOMPLIK estas konfuza radiko, kiu estas samtempe verbo kaj adjektivo.
Ĝi estas nekorektita frato de KOREKT. Ĉu estas listo de tiaj radikoj?

KOMPAKT estas adjektiva radiko, kiu facile permesas KOMPAKTIGI, KOMPAKTIĜI.

Kial KOMPAKT estas simpla, kaj kontraste, KOMPLIK estas malsimpla radiko?

StefKo (Profil anzeigen) 2. Oktober 2023 20:05:33

Ĉi du radikoj havas malsaman sencon. Komplik sencas ian faron, agadon, kompakta sencas ian econ. Kion ili sencas pli precize? Vi skribis tion. Kial komplik estas, laŭ vi, malsimpla? Povas esti la aferoj per ĝi priskribitaj estas malsimplaj? Povas esti vi ne ampleksas la problemon per via menso? Ĉiu vorto havas ian sencon, pli aŭ malpili komplika, pli aŭ malpli ampleksa, pli aŭ malpli konkreta. Tia estas nia mondo kaj tia estas nia lingvo.

amigueo (Profil anzeigen) 3. Oktober 2023 09:00:57

@StefKo, kara,
Mi demandis liston de radikoj similaj al KOMPLIK, KOREKT.
KOMPLIK, laux PIV, estas ago kaj estas eco ( = komplikita ) kaj estas ajxo.

Interesas listo de derivaci-tipoj por radikoj.
Tiu listo estas komplemento al simplo de finajxoj i, o, a, -.

Zurück nach oben