Al la enhavo

Araba-israela konflikto

de SlavikDze, 2023-oktobro-14

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-oktobro-14 06:50:58

Estas iom mirinde, ke ĉi-forumaj analizistoj, kiuj kutime kun entuziasmo pridiskutas Rusion kaj Ĉinion, ĝis nun ne esprimis sian opinion pri la nuna araba-israela konflikto.
Estu pli kuraĝaj, kolegoj. Ne silentu kiel ŝafidoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-14 09:05:59

Vi mem silentis de kelka tempo...

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-oktobro-14 19:17:01

@BaseObskuras (kiu pretendas je pseŭdonimo "Altebrilas")
Via evitemo estas tute atendita.
Aplikinte tamen vian "altebrilecon", vi povus preskaŭ senerare diveni mian opinion pri ĉi-konflikto.
Mi fakte konsentas kun tiuj diverslandaj kaj diversnaciaj ekspertoj, kiuj opinias, ke entute ne indis re-estigi Israelon en tiu regiono.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-15 09:46:58

Mi subtenas ĉiujflankajn pacemulojn kiuj apogas la solvon de du ŝtatoj vivantaj en paco kaj sekureco.

Mi kondamnas ambaŭflankajn ekstremistojn kiuj fiaskigis interkonsentojn de Oslo kaj daŭradigas la konflikton.

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Interkonsentoj_de_...

Mi ne opinias ke celo, kiom ajn justa ĝi estu, pravigas plej fiajn rimedojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-15 09:53:55

Aliaj forumanoj ne divenos vian opinion. Mi esperas, ke ĝi estas skribebla, eĉ se ne skribinda.

amigueo (Montri la profilon) 2023-oktobro-15 15:33:23

Popolo kiu emas longegajn genealogiaĵojn (kaj kiu enloĝas duonkvante en Usono) estas probable rankorema.
Sed oni ne preteratentu la alian koncernatan popolon, ĝi estas sendube rankorema.
Kiom da libroj da historio oni devas legi anticipe por kapabli opinii senriske (ŝafidoj benun) pri ĉi temo?
Kiom da fojoj oni devas antaŭpardonigi sin, ĉar sendube, oni eraros kaj mistrafos la veron, kaj faros malamikojn de ĉiuj batalkampoj?
Kompreni kovimon malfacilis kaj resistis komprenon, same okazis pri Ukrainio kaj Niĝero, kaj nun Israelo.

Mi jam vidis kelkajn videojn kaj legis kelkajn artikolojn (france kaj angle) kaj plezure mi prezentos resumon laŭ mia mistrafema kompreno (ŝafidoj benun kaj pardonun). Mi ne demandas helpon kaj kunlaboron, ĉar tio estas miraklo en ĉi forumo, sed mi prudente agnoskas ke tio rizultas el miaj misprezentoj.

Meŝig (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 13:36:53

La judoj ne havis ŝtaton, kaj sekve ne povis defendi sin mem. Certaj provis, kaj sukcesis krei judan landon en Mezoriento. Sed parto de la araboj, kiuj vivis en tiu regiono, kaj parto de la resto de la araba mondo neniam akceptis la kreadon de tiu ŝtato.
Tiu opozicio inter judoj, kiuj volas defendi ilian ŝtaton, kaj tiuj, kiuj ne akceptas la ekzistadon de tiu ŝtato, daŭras.
Pri la aktuala situacio: Ĥamaso mortigis sendefendulojn, ne estas ago de "batalantoj por libereco", sed ago de teroristoj. Israelo devas reagi por montri, ke oni ne povas ataki ĝin sen sekvoj. Sed Israelo, miaopinie, ne povos fari trop multe, ĉar la internacia opinio kaj aliaj landoj kiuj povus ekmiliti kontraŭ ĝi reagus.

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 16:57:17

Mi ne havas solvon de la situacio kaj ne volas provi ĉar ĝi estas komplika situacio. Mi simple bondeziras paco al la mondo kaj ke 1 tago estonte, neniuj bezonas mortiĝi malnecese.

amigueo (Montri la profilon) 2023-oktobro-24 11:46:53

Cxu mi komprenas SlavikDze?

La misfaroj de Usono (protekta kaj idola fratego) bezonas longajn pripensojn antaux protestoj.
Judoj profitas kulpon de Germanoj kaj Euxropanoj pri duamondmilitaj masakroj judojn. La novaj viktimoj de indiferento (ecx fa arabaj kaj islamaj regximoj) estas Palestinanoj. Judoj "lavas" sian viktimecon per senkulpa sango. Historio turnigxas.

amigueo (Montri la profilon) 2023-oktobro-31 09:32:45

Meŝig:La judoj ne havis ŝtaton, kaj sekve ne povis defendi sin mem. Certaj provis, kaj sukcesis krei judan landon en Mezoriento. Sed parto de la araboj, kiuj vivis en tiu regiono, kaj parto de la resto de la araba mondo neniam akceptis la kreadon de tiu ŝtato.
Tiu opozicio inter judoj, kiuj volas defendi ilian ŝtaton, kaj tiuj, kiuj ne akceptas la ekzistadon de tiu ŝtato, daŭras.
Pri la aktuala situacio: Ĥamaso mortigis sendefendulojn, ne estas ago de "batalantoj por libereco", sed ago de teroristoj. Israelo devas reagi por montri, ke oni ne povas ataki ĝin sen sekvoj. Sed Israelo, miaopinie, ne povos fari trop multe, ĉar la internacia opinio kaj aliaj landoj kiuj povus ekmiliti kontraŭ ĝi reagus.
Mi koincidas plejparte.
Teroro estas fa gerilo politikcela, fa frenezulo vengxa sin de "teroraj" kunlernejanoj, fa sxtato rekte, spionagenteje, per militentrepreno aux per prokuracio. Usono (sed ankaux aliaj landoj) is kaj as trejni kaj armi centmilojn de geril-teroristoj. Kiam ili favoris Usonajn interesojn ili estis heroaj krucadistoj (malgraux islamaj) por demokratio, kiam ili perfidis Usonon, ili igxis fanatikaj teroristoj sentribunale turmentendaj aux murdendaj cxie ajn en la mondo.
UN havas enorman embarason kondemni liberigan gerilon kies metodoj estas multe malpli civilulmortigaj ol cxiutagaj metodoj de apartejda supremacisma okupacia regximo UN-kontrauxlegxa dum 70 jaroj. UN deklaris rajton liberigxi Palestino, kaj do benas implicite gerilon kaj ties financantojn. La ostagxoj estas teatrajxo por montri priblinduxan absurdajxon: 200 ostagxoj kontraux 2.200.000+Cisjordanio. Neprovokita perforto. UN faris statistikojn de mortoj Israelaj kaj palestinaj, UN jardekojn longe prikonsideris kaj fine klare deklaris Israelon homarkrima apartejdregximo. Nun vetouxa UN suferas enorman embarason nomi nunajn okazajxojn kiuj povus eksplodigi sensinregajn kvazauxbiliardajn terurajxojn.

Mi nun devas koncentri min pri israela vidpunkto.
Jugxi facilas, enketi malfacilas.

Reen al la supro