去目錄頁

Kiun lingvan nivelon oni teorie povas atingi per la Teorio Nakamura?

Luksdrako, 2023年10月14日

讯息: 5

语言: Esperanto

Luksdrako (显示个人资料) 2023年10月14日下午2:06:12

Saluton al ĉiuj,

mi ĵus (antaue kelkaj tagoj) finis la kurson ĉi tie ĉe Lernu - la Teorio Nakamura. Tio estis bonega kurson, sed mi havas problemon. Ĉar mi lernis ĉiuj sole, mi nun povas legi multe en Esperanto, sed mi estas malbona ĉe skribi, paroli kaj aŭskulti. Mi volas pasi la Esperanto B1-ekzamenon en la estonteco kaj mi nun pensas fari Esperanto-kurson. Kian lingvan nivelon oni teorie atingas, se oni finis la Teorio Nakamura? A1 aŭ A2? Se mi farus kurson en la estonteco, ĉu vi rekomendus komencantan kurson por kompletaj komencantoj aŭ altnivelan komencantan kurson?

Altebrilas (显示个人资料) 2023年10月15日下午12:55:14

Mi ne uzis tiun metodon, do ne povas respondi. Sed kial ne kontakti geesperantistojn en via regiono? Mi vidis en interreto, ke estas grupo en Hamburgo, kiu eĉ havas Fejsbukan paĝon.

Luksdrako (显示个人资料) 2023年10月15日下午3:29:29

Jes, tio estas mia plano - mi nur scivolis, kian lingvan nivelon oni kun la kurson ĉe Lernu povas atingi.

Altebrilas (显示个人资料) 2023年10月15日下午4:52:15

Eble la respondeculoj de Lernu.net povas respondi. Sugestu en la sekcio "pri la paĝaro", ke ili precizigu la nivelon atingebla per ĉiu kurso.

muzikanta hipopotamo (显示个人资料) 2023年10月15日下午9:40:52

Laŭ la indiko ĉe edukado.net per la kurso de "La teorio Nakamura" oni povas atingi la nivelon de A1, A2 aŭ eĉ B1. Certe dependas kiel intence oni pristudis la kurson, kaj ĉu oni krome per alia maniero okupiĝas pri Esperanto.
Vi jam tre bone skribas Esperanton. Do, mi rekomendas al vi daŭrigi la lernadon per kurso por komencintoj aŭ eble eĉ progresantoj.
Tamen ankaŭ ĉiam bonas legi aliajn lernolibrojn aŭ fari aliajn kursojn, ĉar ĉiam oni lernas denove ion, kion oni eble ne plu memoras de la unua kurso.
Krome mi rekomendas serĉi la kontakton al la loka grupo en Hamburgo por surloke aŭ rete ekzerci la paroladon.
https://eventaservo.org/o/EO_Hamburg
Krome mi ĵus aŭdis, ke la grupo en Hamburgo ofertas Esperanto-kurson por komencintoj aŭ progresantoj en printempo 2024. Venos la konata Esperanto-instruisto Peter Weide el Danujo. Por pliaj informoj bonvolu kontakti la grupon en Hamburgo.

回到上端