Skip to the content

Enigmo: Eĉ ne unu vorto

by Miland, December 6, 2008

Messages: 3

Language: Esperanto

Miland (User's profile) December 6, 2008, 10:49:59 PM

Virino aĉetis birdon, majno, de butiko por dorlobestoj. Majnoj povas ripeti homajn vortojn kiujn ili aŭdas.

Post semajno, dum kiu la virino kaj siaj amikinoj multe babiladis kaj parolis al la majno, sed ĝi ripetis nenion, revenis al la butiko. "Ĉi tiu birdo parolis nek unu vorton! Mi suspektas ke vi mensogis al mi - ĉi tiu birdo ne estas vera majno!"

Sed la vendisto ne mensogis. La birdo ja estis majno. Kio okazis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (User's profile) December 6, 2008, 11:08:57 PM

ripeti homajn vortojn kiujn ili aŭdas.
Ĉu la majno estas surda?

Miland (User's profile) December 6, 2008, 11:26:42 PM

Rogir:Ĉu la majno estas surda?
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Back to the top