Til innholdet

Interna ideo kaj interreto

fra Altebrilas,2023 12 27

Meldinger: 11

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2023 12 27 11:02:34

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, Inrerreto ne ekzistis. Li bedaŭris, ke homoj el diversaj nacioj, komunumoj, religioj aŭ opinioj interinsultiĝis aŭ eĉ interbatiĝis.

Nun la komunikiloj ege progresis, sed la t.n. sociaj retoj estas famaj pri disvastigo de malamo kaj perforto.

Ĉu uzo de neŭtrala komuna lingvo povas mildigi la situacion ? Ĉu la debatoj en Esperanto estas pli pacemaj? Se ne, kiu kondiĉo mankas por montri, ke dank'al ĝi , interkonsento estas pli facile atingebla ol per alia lingvo?

Kiel, laŭ via opinio, la interna ideo devas adaptiĝi al interreto ?

lernulo2 (Å vise profilen) 2023 12 28 11:34:40

Meldingen er skjult.

morico (Å vise profilen) 2023 12 30 19:25:23

Esperanto estas internacia neŭtrala pacema lingvo. Tio estas necesa sed ne sufiĉa kondiĉo por malkreskigi la militojn. Interreto permesas pli rapide lerni la lingvon kaj komuniki ĉie.

Meŝig (Å vise profilen) 2023 12 31 13:51:11

Saluton,

mia sperto ne emas konfirmi, ke paroli saman lingvon helpas pacon. Internaj militoj fojfoje estas ege sangaj. Ĉu vi samopinions kun via najbaro nur ĉar vi povas rekte kompreni, kion li diras?

Altebrilas (Å vise profilen) 2023 12 31 15:12:16

Kompreneble, interkompreno ne sufiĉas por interkonsento. Sed, kaze de la bialistoka sperto de la knabo Zamenhof, temis pri konfliktoj kaŭzitaj ne per malamo aŭ malestimo, sed per kredo je ili, ĉar vortoj aŭ mieno estis misinterpretitaj.

Ekzistas sufiĉe da objektivaj kaŭzoj por konflikti, sen aldoni subjektivajn.

Sed preferindas konstati ĝentile interkonsentojn kaj malkonsentojn, kaj provi negociadon, ol tuj insultiĝi aŭ eĉ uzi perforton.

Meŝig (Å vise profilen) 2023 12 31 15:22:05

"Altebrilas":Sed, kaze de la bialistoka sperto de la knabo Zamenhof, temis pri konfliktoj kaŭzitaj ne per malamo aŭ malestimo, sed per kredo je ili, ĉar vortoj aŭ mieno estis misinterpretitaj.
Ĉu Historio pravigis Zamenhofon? Dum sia juneco, li estis cionisto (li kontribuis al la fondo de la varsovia grupo de la "amantoj de Ciono", kies la movado eĉ antaŭis la cionistan movadon mem) kaj post kelkaj jaroj iĝis "universalisto". La rezulto estas malĝoje fama: ĉiuj liaj infanoj estis murditaj de la nazioj, dum la judoj, kiuj iris vivi en Palestinon travivis.

Ladek (Å vise profilen) 2024 1 5 21:11:32

Mi nun legas libron "Danĝera lingvo" kaj fakte ankaŭ inter esperantostoj estis gravaj problemoj, sed mi pensas, ke ni ĉiuj, kiuj uzadas Internacian lingvon sentas "Internan ideon" sufiĉe gravan por nia pensado. La lingvo mem ne havas fortojn ŝanĝi homojn, sed povas helpi. Intereto havas grandan problemon, ĉar ĉiuj povas tre rapide respondi al ĉiuj ĉion tuj, bedaurinde sen longa pripensado. Sed dependas de ni ĉiuj, kiel aspektas, aspektos la interreto. Laŭ mia opinio estas komunikado inter esperantistoj plejparte ĝentilaj. Ni ĉiuj bonvolu havi similajn manierojn je interreto, same kiel ni havas ilin je urboplaco. Ni uzu interreton por bonajn celojn!

Altebrilas (Å vise profilen) 2024 1 7 22:56:08

Havi samajn ĝentilajn rilatojn kiel en la reala mondo estas eble, sed oni devas kompreni kio estas ĝentila aŭ ne.

Iam antaŭe, oni diris, ke skribi majuskle estas la ĉefa malĝentileco, ĉar tio aspektas kiel kriado. Sed por mi, sendi pezajn fotojn aŭ videojn sen certiĝi, ke la ricevonto povos legi ilin ( pro komputilo nesufiĉe moderna aŭ malbona loka interreto) estas multe pli ĝena.

Tio, kio aspektas normale al iu, aspektas malĝentile al iu alia. Kaj malfacilas scii, kiam tio estas okazonta. Ĉar oni ne lernis ĝentilecajn regulojn por interreto, ĉar ĝi ne ekzistis dum la edukado de multaj el ni.

Frano (Å vise profilen) 2024 2 22 09:37:23

Tri esperantismoj post la venko de la angla de Jouko Lindstedt
3. Homarana esperantismo – la interna ideo

Altebrilas (Å vise profilen) 2024 2 22 23:07:20

Dankon pri la informo.

La artikolo supozigas, ke la angla fine venkos, kaj ke tiuj, kiuj ne regas tiun lingvon devos rezignacii pri malsupera statuso.

Sed ĉu Interna ideo estos sufiĉe alloga por pluesti, sendepende de kiu lingvo estos venkinta?

Tibake til toppen