去目錄頁

ĉat-gpt por lerni esperanto

pignavit, 2023年12月30日

讯息: 2

语言: Esperanto

pignavit (显示个人资料) 2023年12月30日下午5:14:03

Saluton al ĉiuj,
Mi estas komencanto kaj mi bonvolu demandi vin se vi provis paroli al la artifica inteligento "ĉat gpt". Mi pensas ke ĝi estas tre bona por lerni nova lingvo, fakte mi uzis ĝin ĉar gi helpis min por korekti mian erarojn en la angla. ĉu ĝi estas utila ankaŭ en Esperanto? Mi parolis al ĝin en Esperanto kaj ŝajnas al mi ke ĝi estas bona, sed mi ne scias certe ĉar mi mem ne estas bona.
ĝis la revido!

Metsis (显示个人资料) 2024年1月8日上午8:07:38

Miakomprene oni lernigis ChatGPT-on per interretaj tekstoj, kiuj bedaŭrinde ofte enhavas erarojn. Alivorte ChatGPT produktas tekstojn, kiuj povas enhavi erarojn, ne multajn sed miasperte subtilajn. Ĉi tial vi ne povas senkritike fidi ĝin. Dirite tion mi jam kelkfoje utilis ChatGPT-on por krei skizon de artikolo, kiun mi plenumis per aktualaj aferoj. Por tiu celo ChatGPT funkcias bone.

回到上端