Ku rupapuro rw'ibirimwo

Reformo antaŭ aŭ post iĝi la oficialan internacian lingvon?

ca, kivuye

Ubutumwa 20

ururimi: Esperanto

lernulo2 (Kwerekana umwidondoro) 8 Nzero 2024 15:34:40

Esperanto
Kelkaj homoj pensas, ke Esperanto eble reformos post iĝi oficialan internacian lingvon en lernejoj.

Aliaj opinias, ke Esperanto nepre necesas reformi antaŭ ol povas esti konsiderata por oficiala adopto.

Kiujn reformojn vi antaŭ-vidas? Antaŭe aŭ poste?

English
Some people think that Esperanto will reform after it has become the official international language.

Others have the opinion that Esperanto needs reform before it can be considered for official adoption.

Which reforms do you foresee? Before or after?

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 8 Nzero 2024 17:03:16

Ne eblas reformi la lingvon antaŭ ĝia adopto. Vidu la antaŭparolon de la Fundamento, kaj tion, kio okazis pri Ido.

Aliflanke, verŝajne ne eblos malebligi ŝanĝojn post ĝia adopto, ĉar homoj, kiuj uzos ĝin ĉar ĝi estos deviga ne faros pli da klopodoj por gardi ĝin pura, ol parolantoj de naturaj lingvoj. Ekzemple akuzativo probable iom post iom malaperos, krom en kelkaj kazoj.

lernulo2 (Kwerekana umwidondoro) 8 Nzero 2024 18:38:48

Ne eblas reformi la lingvon antaŭ ĝia adopto. Vidu la antaŭparolon de la Fundamento (...)
Vi pravas: la reformo devas havi novan nomon, esti "nova lingvo". Post reformo, oni ne rajtas uzi la nomon "Esperanto" por la nov-kreita lingvo.

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 9 Nzero 2024 09:56:06

Reformo ?aux evoluo?
Eblas abundaj evoluoj ne kontrauxfundamentaj (isaj tekstoj pluas komprennaj).
Premo uxokisma jam sxangxis seksgramatikon (vorto soldato povas esti ajnseksa), kaj tio estas kontrauxfundamenta. Tamen, premo tiudirekta en Esperanta movado estis kaj restas tre forta.

La uxokismanoj en la hispana ne povas diri sekssenmarkan "los españoles" sen kordoloro, cxar ili konscience dirus "les españoles" aux "las y los españoles". En la franca, "iel" finfinos epicena "ili". Ili perdus laboron aux elekciojn prefere al diri "los españoles" (gefraticxoj). Neniam plu!

Pro abundo de konsciencaj parolantoj (uxokismanoj), Esperanto pasxis kontrauxfundamenten.
*

Pri -N.
(La gramatika nesimetrio PASIVO/AKTIVO estas analoga al MASKLA/FEMALA).

Laux mi la -N plej utila estas en vorto UZANS (aux UZNAS).
Ne nur koncizigans ESTI FERMATA (fermin), sed ankaux cxirkauxsolvans longdauxrinta polemiko ITA/ATA, kiu oficiale gajnins de ITA kaj ankoraux puzlas multhxulojn.
Unue komplemente, de KOREKT-UX-A, VEK-UX-A, MORT-J-A, FERM-UX-IGXAS riparuns fundamentaj sed stranglogikaj GXUSTA, VEKITA, MORTINTA, FERMIGXAS.
(Laux FERMIGXAS, FERMITA eraras. FERMA estas la vorto).

Due komplemente, de -Z superfluigans -N kiel ilo distingi subjekton kaj objekton, dum fraza flekseblo konservans (vidaz) kaj ecx duoblans (enz, ankauxz, kez). Jen densa ekzemplo:

"Parko enz Petro ankauxz Pablo vidaz kez dirins" (Ke en parko ankaux Petron vidas Pablo estis dirita).

Parko enz vido.
Vidaz Petro Pablo.
Petro ankauxz vidans.
Pluvas kez sxajnas.
Planto estaz arbo.

(Publikigons cxi mesagxo en forumsekcio PriCxioAlia)

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 9 Nzero 2024 10:38:46

Lingvoj sekvas la leĝo de malpleja klopodo, kiu okazas dumaniere:
- mallongigi frazojn,
- eviti ripetadon kaŭzitan per miskompreno.

Iuj reformemuloj provas optimumi la unuan, sed maloptimumante la duan.

Se temas pri gramatikaj ekzemploj, miskomprenoj kompreneble tute ne gravas.

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 9 Nzero 2024 17:19:52

"Kelkaj homoj pensas//Some people think..."
Kaj kiu do estas tiuj "homoj" kaj "people", inklinaj al eo-reformado?..
Supozeble, la menciitaj "pensuloj" kaj " thinkers" estas arogantaj anglosaksaj pseŭdo-esperantistoj, kiuj nur ŝajnigas intereson al Esperanto, sed en reala realeco ne konsideras ĉi-lingvon serioze kaj opinias, ke nur ilia nativa "english" meritas esti rimedo de internacia komunikiĝo.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 11 Nzero 2024 07:43:44

Hodiaŭ mi konsentas kun Slavik.

Meŝig (Kwerekana umwidondoro) 11 Nzero 2024 10:45:33

Saluton,

esperanto pruvis, ke ĝi funckias tiel, kiel ĝi estas. Kial voli reformi ĝin?

Pri la senigo de akuzativo: necesus anstataŭi ĝin per alia aĵo, kaj la lingvo ne nepre iĝus pli facila. Eble kazo kiel "mi vidas la azeno" aspektas klara, sed:

Ĉu "la amiko, kiu vidis mia patro" signifus:

- la amiko, kiu vidis mian patron (?)
- la amiko, kiun vidis mia patro (?)

En la franca, ezkemple, oni modifas la vortordon (l'ami que mon père a vu, l'ami qu'a vu mon père), kio ne estas simpla por lernado.

Ĉu "mi traktas vin kiel estro" signifas:

- mi traktas vin kiel estro (?)
- mi traktas vin kiel estron (?)

Akuzativo havas plurajn avantaĝojn. interesa artikolo de Claude Piron (bedaŭrinde en le franca): http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/stru...

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 11 Nzero 2024 13:29:47

En la franca:
L'ami qui a vu mon père : la amiko, kiu vidis mian patron
L'ami que mon père a vu : la amiko kiun mia patro vidis.

En la franca, akuzativo plu ekzistas por la pronomoj.
Je , me
Tu, te
Il, le
Elle, la
Nous, nous
Vous, vous
Ils elles, les

Akuzativo estas kiel pluvombrelo: ĝi fojfoje utilas, sed ne bezonas esti deviga.

Kompreneble, mi atentas pri ĝi, por ne ŝoki miajn samideanojn. Sed mi kredas, ke kiam Esperanto estos devige lernenda, homoj forgesos ĝin kaj ne faros klopodojn por eviti tion.

Okazas, ke eĉ bonaj esperantistoj forgesas ĝin, sed... almenaŭ pardonpetas.

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 11 Nzero 2024 19:44:26

Multaj esperantistoj certe scias, ke ĝuste franculoj vetois Esperanton en la Ligo de Nacioj, evidente esperante, ke ĝuste la franca lingvo restos rimedo de internacia komunikiĝo.
Ekzistas suspekto, ke ankaŭ nuntempe kelkaj kvazaŭ esperantiĝintaj kartavuloj strebas iel damaĝi al Esperanto — ekzemple, proponante forigi akuzativon.
🐸🐸🐸🐸🐸
PS. Kiel mi vidas, iuj "ĉudakoj" je litero "m" jam minusigis mian antaŭan mesaĝon.

Subira ku ntango