Tin nhắn: 2
Nội dung: Esperanto
Terpomo11 (Xem thông tin cá nhân) 16:56:24 Ngày 08 tháng 1 năm 2024
Eble stulta demando sed se oni eldonus planlingvon (do ĝian gramatikon, vortaron, ekzemplajn tekstojn ktp) sub permesilo CC BY-SA kiu devige herediĝas al ĉiu deriva verko, ĉu oni povus argumenti, ke ĉio verkita en la lingvo estas rigardebla kiel deriva verko kaj sekve devige heredus la permesilon?
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 10:10:08 Ngày 11 tháng 1 năm 2024
Malgarantio: mi ne estas leĝisto pri nematerialaj rajtoj!
Dirinte tion miakomprene oni povas havi kopirajton sur aĵoj de ideo, kiel oni esprimas ideon, ne sur la ideo mem. Se vi kreas planlingvon, vi nature havas kopirajton sur viaj libroj, vortaroj ktp., sed ne sur la lingvo mem.