본문으로

La lerneja demandaro pri Esperanto

글쓴이: Vovan227, 2024년 3월 14일

글: 2

언어: Esperanto

Vovan227 (프로필 보기) 2024년 3월 14일 오전 7:10:19

Saluton, bonvolu fari enketon pri Esperanto
1.Kiom longe vi studas Esperanton?
2.Kial vi studas Esperanton?
3.Kiel vi ekkonis pri tio lingvo?
4.Kiom esperantistaj amikoj vi havas?
5.Kie vi loĝas?
Multajn dankojn

FranzEbersburg (프로필 보기) 2024년 3월 14일 오후 4:42:42

1.Kiom longe vi studas Esperanton?
Mi eklernis antaŭ 39 jaroj. Mi lernis intense tri monatojn,
2.Kial vi studas Esperanton?
La lingvo fascinis min pro la klara strukturo; mi volis korespondi kun homoj en diversaj landoj.
3.Kiel vi ekkonis pri tiu lingvo?
En kafejo mi trovis libron "Freude durch Esperanto" (ĝojo per Esperanto).
Antaŭe mi aŭdis novaĵojn en radio, sed nenion komprenis.
Mia praonklo lernis Esperanton en la 1930aj jaroj.
4.Kiom da esperantistaj amikoj vi havas?
Inter 10 kaj 100.
5.Kie vi loĝas?
En Vieno, Aŭstrio.

다시 위로