Plej facilaj Ĉinaj lingvoj?
ca, kivuye
Ubutumwa 10
ururimi: Esperanto
ceigered (Kwerekana umwidondoro) 9 Kigarama 2008 13:53:00
Mi estas scivole - kiu estas la plej facilaj ĉinaj lingvoj? Bonvolu doni liston aŭ alieneon pri la lingvoj kaj kialoj al mi
Mi pensas ke la plej facila ĉina lingvo estas Honkonga kantona lingvo (廣東話/gwong2dung1waa), sed mi ne scias ĉar mi ne estas eksperto de Ĉinaj lingvoj.
Multan Dankon!
Rogir (Kwerekana umwidondoro) 10 Kigarama 2008 12:45:22
ceigered (Kwerekana umwidondoro) 11 Kigarama 2008 06:30:59
Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!Ah, ja, la ses tonojn, sed miaj amikoj de Honkongo diris min ke ili uzas la tonojn malvigle kiam ili parolas (almenaŭ ne pli ol Mandarena). Estas vere?
DarthMau (Kwerekana umwidondoro) 4 Nzero 2009 00:07:18
Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!NE! La Kantona havas NAŬ tonojn!
DarthMau (Kwerekana umwidondoro) 4 Nzero 2009 00:16:46
ceigered:Ah, ja, la ses tonojn, sed miaj amikoj de Honkongo diris min ke ili uzas la tonojn malvigle kiam ili parolas (almenaŭ ne pli ol Mandarena). Estas vere?Nu... se oni estas denaskparolanto, oni ne rimarkus tion, kion oni parolas. Oni parolus tiel nature ke oni ne zorgas pri la tonoj.
Ergazomai (Kwerekana umwidondoro) 4 Nzero 2009 11:40:34
DarthMau:NE! La Kantona havas ja CENT TRIDEK OK tonojn!Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!NE! La Kantona havas NAŬ tonojn!
mi ŝercas.. pli serioze, mi pensas ke la Mandarina estas jam simpla lingvo - krom siaj ideogramoj - kaj havas gravan avantaĝon: ĝi estas la oficiala lingvo, do oni povas paroli ĝin ĉie en Ĉinio.
vajsxnavisto (Kwerekana umwidondoro) 20 Nzero 2009 18:42:57
Plu, mi preferas la tajvanan pronuncon de la mandarina; tre bele! Kaj mi preferas aŭdi "Wo ai ni" por "Mi vin amas" en la mandarina ol la kantona "Ngo ngoi nei!"
Senlando (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruhuhuma 2009 05:41:06
Plu, mi preferas la tajvanan pronuncon de la mandarina; tre bele! Kaj mi preferas aŭdi "Wo ai ni" por "Mi vin amas" en la mandarina ol la kantona "Ngo ngoi nei!"Mi tute konsentas kun vin!
eikored85 (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruhuhuma 2009 06:58:33
Mi pensas, ke la lingvoj sub la familio "Min-Nan" estas la plej malfacilaj, pro la "ton-sandhi" (ton-ŝanĝoj). Tajvana estas ekzemplo de unu lingvo de ĉi tiu familio. En Tajvana por ekzemplo, por ĉiu silabo, oni povas elparoli ĝin kun unu el du tonoj, dependanta de la kunteksto: kiam la silabo estas al fino de frazeto, estas elparolata de unu maniero, se ne, estas elparolata alia maniero.
Se vi konas Mandarinon, vi scias ke la 3-a tono povas iĝi 2-a tono kiam ĝi estas antaŭ alia 3-a tona silabo. Do, ĉiu 3-a tona silabo havas vere du eblajn tonojn. En Tajvana, estas la sama principo, sed imagu ke ĉi tiu fenomeno okazas por ĉiuj el la sep tonoj. Miaj ĉina parolantaj geamikojn diris, ke la gramatiko de Tajvana estas simila al la de Mandarino, sed ili diris, ke Tajvana estas tre malfacile elparoli korekte, pro la tonoj. Se vi volas ekscii pli, vi povas vidi: Taiwanese Language and Pronunciation (pardonu, estas nur en angla). En la parto "Tone sandhi", oni povas vidi la tona sistemo.
ceigered (Kwerekana umwidondoro) 19 Ruhuhuma 2009 11:25:39
Mi pensas ke mi devus lerni la mandarinon, se mi volas lerni io kiu estas ĉina lingvo, sed estas tre facila.
Tamen, la sistemo de skribado estas ja malfacila, sed ĝi estas bonega!