إلى المحتويات

Testi sian nivelon

من miestasgorilo, 21 مايو، 2024

المشاركات: 6

لغة: Esperanto

miestasgorilo (عرض الملف الشخصي) 21 مايو، 2024 6:49:26 م

Saluton al ĉiuj !
Ekde pli aŭ malpli unu jaro, mi esperantiĝis kaj kredeble mi ne ankoraŭ parolas tiel bone la lingvon, kaj eraras ankoraŭ multe, mi pensas. Tamen, mi estus dezideranta koni pli akurate mian nivelon, celante scii kiun nivelon mi atingis (laŭ europa kadro : A2, B1, B2, C1...) Ĉu iu el vi ĉiuj konas retajn testilojn ? Mi ne sukcesis trovi ion...
Plie, ĉu iu konas programojn, eble retumilon au aliajn retajn fontojn kie mi povus plibonigi.
Dankon anticipe !

Metsis (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2024 6:50:10 ص

La oficialajn ekzamenojn aranĝas Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en praktiko la teamo de la retejo Edukado@net. Eblas partopreni en ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER) kaj rete kaj surloke, vd. sesiojn.

miestasgorilo (عرض الملف الشخصي) 22 مايو، 2024 3:09:43 م

Dankon Metsis ! Sed : ĉu ekzistas retaj testilojn por scii kian nivelon oni atingis antaŭ ol provi veran kostantan ekzamenon ? Mi ne konas tre precize mian nivelon kaj interesus ĝin ekscii.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 23 مايو، 2024 5:57:51 ص

تم إخفاء الرسالة.

Metsis (عرض الملف الشخصي) 23 مايو، 2024 11:39:52 ص

Mi ne scias, ĉu ekzistas retaj testiloj. Ĉiuokaze oni povas memtaksi sian nivelon laŭ la KER-ekzameno (guglu pri instrukcioj).

Ĉu vi jam kompletigis la kurson La teorio Nakamura ĉi tie en Lernu? Se mi ĝuste komprenas, per tio vi atingos la nivelon B1.

miestasgorilo (عرض الملف الشخصي) 27 مايو، 2024 8:49:25 ص

Ho jes ! Dankon. Tiel mi povas situi mian lernadon iome : mi kompletigis ja la Teorio Nakamura kaj antaŭe mi studadis per la Ekzercaro de Zamenhof. Tre eblus do ke mi atingis tiun B1 nivelon pri kiu vi skribis. Dankon por via helpo !
Bonege fartu vi !

عودة للاعلى