Contribuții/Mesaje: 2
Limbă: Esperanto
Meŝig (Arată profil) 28 mai 2024, 17:08:13
Universala Kongreso okazis en preskaŭ ĉiuj la landoj kiuj estis okcidente de la fera kurteno, kaj en preskaŭ ĉiuj la landoj oriente de la kurteno kie estas sufiĉe aktiva komunumo de esperantistoj (Pollando, Hungarujo, Slovakujo, Ĉeĥujo, Bulgarujo, Litovujo). Sed strange, dum la unua priesperanta broŝuro estis ruslingva, dum estas ekde la komenco aktiva esperantista komunumo en tiu lando, Universala Kongreso neniam okazis en Rusujo. Estas evidenta strangaĵo.
- Antaŭ la dua mondmilito, UK okazis en Pollando (1912, 1931, 1937), Ĉeĥujo (1921) kaj Hungarujo (1929), sekve la taŭgaj kondiĉoj verŝajne ekzistis en Rusujo (?).
- Dum la malvarma milito, UK okazis sesfoje oriente de la fera kurteno: Pollando (1959, 1987), Bulgarujo (1963, 1978) kaj Hungarujo (1966, 1983).
- Eble la kelkaj jaroj kiuj sekvis la disfalon de Sovetunio ne estis tre taŭga epoko, sed poste? Antaŭ kelkaj jaroj, mi pridiskutis la aferon kun rusa esperantistino, kiu diris al mi ke volo ne mankas, sed ke la situacio en Krimeo komplikas la aferon. Nun, la situacio en Ukrainujo ankaŭ ne helpas, sed estis multaj aliaj ebloj!
Kion vi opinias?

Meŝig (Arată profil) 28 mai 2024, 18:46:28
Plija informoj;
- Mi vidas, ke Moskvo kandidatis por la UK 2009, sed iom malfrue. Pollando jam estis, aŭ preskaŭ estis, elektita:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio...
- Moskvo ankaŭ estis kandidato en 2010, sed Kubo ankaŭ estis jam elektita, kaj al tio aldoniĝis ke "Moskvo havas grandegan deficiton de internacinivelaj hotellokoj, la prezoj estas tro altaj por la ofertata kvalito ktp." La neceso de vizoj por eniri Rusujon ankaŭ estas menciata.
Surprize, ŝajnas ke "influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj".