Mia arbo de Kristnasko
de Frankouche, 2008-decembro-09
Mesaĝoj: 9
Lingvo: Esperanto
Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-09 22:09:52
Mi tre ŝatas tiun feston.
En mia hejmo, ni faras la arbon, kiu estas abio, dum la eko de decembro. Nia abio estas je plasto, ne vera arbo, ĉar mi ne ŝatas, en la fino de la festo, ĵeti tiun belan simbolon en la strato. Fakte ni ekspozicias ĝin, ĝis la monato de februaro.
Sur la abio, ni (ĉefe la infanoj) metas kolorajn bulojn, girlandojn lumajn, bildojn, etajn ulojn kaj objektojn. Ĉe la piedo, ni faras etan groton kun etaj uloj, la gepatroj de "ĵesu", la 3 reĝoj magiistaj, etaj animaloj, bovino, azeno, ŝafo... La infaneto "ĵesu" estas kaŝita ĉar ni ne estas ankoraŭ la 25 decembro
Ĉe la piedo de la abio, ni metas ankaŭ leterojn por donacoj kiujn ni deziras.
La 25 decembro, ni metas niajn ŝuojn por ke la Kristnaskpatro delasas la donacojn ene kiam estos 0h00.
Tamen, mi ne atendas tiun horon kaj la Kristnaskpatro strange venas pli frue ĉe hejmo. Tiukaze, la malfacileco estas forigi la infanojn de la abio dum la Kristnaskpatro faras sian laboron...
Kutime, post la donacoj, se ne tro malvarmas (kaj ni ne tro trinkis da "champagne"), ni iras al meso de Kristnasko kiel multaj homoj. Estas multaj belaj kantoj.
Bonvolu sendi foton de via arbo de Kristnasko kaj skribi pri viaj kutimoj de Kristnasktago
Jen la foto de mia arbo de Kristnasko :
Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-10 12:54:22
Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-10 22:09:20
Mi aŭdis per la radio ke, en la eŭropo, la eŭropanoj havas tre malsimilajn kutimojn pri la Kristnasktago, mi tre surpriziĝis.
Nu, mi plie eksplikas Kristnasktagon en la pariza reĝiono (aliloke en la Francio, tio povas esti iomete malsimila)
Antaŭ la 25 decembro, ni kutime manĝas pli bone ke la resto de la jaro . La vespero de la 24 decembro, ni faras grandan manĝon kun tre bonaj manĝaĵoj kaj vinoj. Tiu festo estas kutime nur familia (kontraŭ la festa de la nova jaro kiu estas kun geamikoj). Ni manĝas ofte meleagron kaj specialan manĝajon, deserton, nomiĝitan : "bûche de Noël" (ŝtipo de Kristnasko), tiu estas speco de glaciaĵa kuko kiu ŝajnas ian ŝtipon kun etaj sukeraj objektoj (segiloj, abioj, fungoj). Estas ĉiam familiaj anekdotoj pri tiu "bûche", ĉefe kiam ne estis bona, tro peza en la stomako...
En la laborejo, ni faras simile : abio de Kristnasko, manĝo (la plej bona de la jaro) kaj la fama (iafoje nedigestebla) ŝtipo.
Estas lumaj abioj ĉie, la homoj dekoracias ilian hejmon per lumaj girlandoj. Eĉ la kamionŝiforoj metas belan luman abion en la kamiono!
La Kristnaskpatro venas kutime en la nokto de 24 al 25 decembro al 0h00 per glitveturilo tirita per boacoj... Tiu persono ne ekzistas en la kristana religio (eble el prakristanaj festoj apud la vintra solstico, la 21 decembro...). Li eniras hejme tra malfermita fenestro aŭ tra la kameno.
Kompreneble, neniu devas esti ĉi tie!
Tial, multaj homoj kutime iras al la meso de Kristnasko al 0h00, ofte por marŝi kaj digesti la imponan manĝon, dum unu parenco helpas la Kristnaskpatron pri delasi la donacojn.
Ni trovas la donacojn, la mateno de la 25 decembro. Tiu tago, ni ne laboras. Ni bezonas ripozi ĉar baldaŭ alvenos la festojn de la nova jaro kaj la epifanio, okazoj por manĝi kaj trinki. Tial, ni ofte estas hepatmalsanaj dum la eko de la jaro...
Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-11 00:32:49
Ni tradicie festas ĝin je la vespero de 5 decembro. Sed ofte la festvespero estas dum la semajnfino kiam ĉiuj familianoj povas ĉeesti.
Por la plej junaj ĉiuj ŝajnigas ke S-Nikolao vere vivas kaj al ili la donacojn portis. Ĉirkaŭ la aĝo de sep aŭ ses la infanojn komprenas ke ne estas multcentjaraĝa viro kiu portas donacojn al ili.
Ĉe la pli maljunaj ni faras surprizojn kun poemojn por unu la alia. Ofte la surprizo kaj poemo mokas la ricevanto, kaj en la surprizo estas donaco.
Sankt-Nikolao por ni estas grava afero: li eĉ aperis en nacia aktualaĵojtelevido ĉi-jare!
sigkalis (Montri la profilon) 2008-decembro-20 09:34:07
sigkalis (Montri la profilon) 2008-decembro-20 09:56:43
Frankouche (Montri la profilon) 2008-decembro-21 17:41:02
Ĉu ci ne metas elektrajn girlandojn ?
mister (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:23:39
rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-23 03:44:12