לתוכן העניינים

Mia arbo de Kristnasko

של Frankouche, 9 בדצמבר 2008

הודעות: 9

שפה: Esperanto

Frankouche (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2008, 22:09:52

Hieraŭ ni faris la arbon de Kristnasko. Estas ĉiam grava momento de la jaro.
Mi tre ŝatas tiun feston.

En mia hejmo, ni faras la arbon, kiu estas abio, dum la eko de decembro. Nia abio estas je plasto, ne vera arbo, ĉar mi ne ŝatas, en la fino de la festo, ĵeti tiun belan simbolon en la strato. Fakte ni ekspozicias ĝin, ĝis la monato de februaro.

Sur la abio, ni (ĉefe la infanoj) metas kolorajn bulojn, girlandojn lumajn, bildojn, etajn ulojn kaj objektojn. Ĉe la piedo, ni faras etan groton kun etaj uloj, la gepatroj de "ĵesu", la 3 reĝoj magiistaj, etaj animaloj, bovino, azeno, ŝafo... La infaneto "ĵesu" estas kaŝita ĉar ni ne estas ankoraŭ la 25 decembro okulumo.gif

Ĉe la piedo de la abio, ni metas ankaŭ leterojn por donacoj kiujn ni deziras.
La 25 decembro, ni metas niajn ŝuojn por ke la Kristnaskpatro delasas la donacojn ene kiam estos 0h00.
Tamen, mi ne atendas tiun horon kaj la Kristnaskpatro strange venas pli frue ĉe hejmo. Tiukaze, la malfacileco estas forigi la infanojn de la abio dum la Kristnaskpatro faras sian laboron...rideto.gif rideto.gif

Kutime, post la donacoj, se ne tro malvarmas (kaj ni ne tro trinkis da "champagne"), ni iras al meso de Kristnasko kiel multaj homoj. Estas multaj belaj kantoj.

Bonvolu sendi foton de via arbo de Kristnasko kaj skribi pri viaj kutimoj de Kristnasktago rideto.gif

Jen la foto de mia arbo de Kristnasko :

Rogir (הצגת פרופיל) 10 בדצמבר 2008, 12:54:22

Ni ĉiam nur starigas nian kristnaskarbon kiam la kristnaskferio ekas. Do ĉijare ni faros tion je la 20a decembro. Tio estas ĉar ni Nederlande ankaŭ festas Sankt-Nikolaon kun multajn donacojn kaj dolĉaĵojn.

Frankouche (הצגת פרופיל) 10 בדצמבר 2008, 22:09:20

La festo de Sankt-Nikolao okazas la 6 decembro en la nordo de la Francio, mi aŭdis pri tiu sed mi ne konas ĝin.

Mi aŭdis per la radio ke, en la eŭropo, la eŭropanoj havas tre malsimilajn kutimojn pri la Kristnasktago, mi tre surpriziĝis.
Nu, mi plie eksplikas Kristnasktagon en la pariza reĝiono (aliloke en la Francio, tio povas esti iomete malsimila)

Antaŭ la 25 decembro, ni kutime manĝas pli bone ke la resto de la jaro okulumo.gif okulumo.gif. La vespero de la 24 decembro, ni faras grandan manĝon kun tre bonaj manĝaĵoj kaj vinoj. Tiu festo estas kutime nur familia (kontraŭ la festa de la nova jaro kiu estas kun geamikoj). Ni manĝas ofte meleagron kaj specialan manĝajon, deserton, nomiĝitan : "bûche de Noël" (ŝtipo de Kristnasko), tiu estas speco de glaciaĵa kuko kiu ŝajnas ian ŝtipon kun etaj sukeraj objektoj (segiloj, abioj, fungoj). Estas ĉiam familiaj anekdotoj pri tiu "bûche", ĉefe kiam ne estis bona, tro peza en la stomako... rideto.gif

En la laborejo, ni faras simile : abio de Kristnasko, manĝo (la plej bona de la jaro) kaj la fama (iafoje nedigestebla) ŝtipo.

Estas lumaj abioj ĉie, la homoj dekoracias ilian hejmon per lumaj girlandoj. Eĉ la kamionŝiforoj metas belan luman abion en la kamiono!

La Kristnaskpatro venas kutime en la nokto de 24 al 25 decembro al 0h00 per glitveturilo tirita per boacoj... Tiu persono ne ekzistas en la kristana religio (eble el prakristanaj festoj apud la vintra solstico, la 21 decembro...). Li eniras hejme tra malfermita fenestro aŭ tra la kameno.
Kompreneble, neniu devas esti ĉi tie! rideto.gif
Tial, multaj homoj kutime iras al la meso de Kristnasko al 0h00, ofte por marŝi kaj digesti la imponan manĝon, dum unu parenco helpas la Kristnaskpatron pri delasi la donacojn. rideto.gif
Ni trovas la donacojn, la mateno de la 25 decembro. Tiu tago, ni ne laboras. okulumo.gif Ni bezonas ripozi ĉar baldaŭ alvenos la festojn de la nova jaro kaj la epifanio, okazoj por manĝi kaj trinki. Tial, ni ofte estas hepatmalsanaj dum la eko de la jaro... rideto.gif

Rogir (הצגת פרופיל) 11 בדצמבר 2008, 00:32:49

Pri Sankt-Nikolao:

Ni tradicie festas ĝin je la vespero de 5 decembro. Sed ofte la festvespero estas dum la semajnfino kiam ĉiuj familianoj povas ĉeesti.
Por la plej junaj ĉiuj ŝajnigas ke S-Nikolao vere vivas kaj al ili la donacojn portis. Ĉirkaŭ la aĝo de sep aŭ ses la infanojn komprenas ke ne estas multcentjaraĝa viro kiu portas donacojn al ili.
Ĉe la pli maljunaj ni faras surprizojn kun poemojn por unu la alia. Ofte la surprizo kaj poemo mokas la ricevanto, kaj en la surprizo estas donaco.
Sankt-Nikolao por ni estas grava afero: li eĉ aperis en nacia aktualaĵojtelevido ĉi-jare!

sigkalis (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2008, 09:34:07

Hodiaŭ ni garnis la piceon.

sigkalis (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2008, 09:56:43

Hodiaŭ ni garnis la piceon.Bildo de piceo

Frankouche (הצגת פרופיל) 21 בדצמבר 2008, 17:41:02

Bela abio! rideto.gif

Ĉu ci ne metas elektrajn girlandojn ?

mister (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 11:23:39

Je la 6a de decembro en la urbo Nancio estis granda artfajraĵoj okaze la alveno de sankta Nikolao. Kaj je la dimanĉo estis granda paradmarŝo tra la urbo de muzikistoj kaj ĉaroj ornamitaj laŭ fabelaj temoj; ĝi estis tiritaj per tute novaj traktoroj. Sankta Nikolao disdonis bombonojn al la infanoj.

rosto (הצגת פרופיל) 23 בדצמבר 2008, 03:44:12

Bonan Kristnaskon al ĉiuj. Verŝajne neniu renkontos min ĉe la forumo dum 3 semajnoj almenaŭ, mi vojaĝos. Ĵis. sal.gif

לראש הדף