Al la enhavo

Kiel pruvi fina v²=Komenca v²+2a∆x sur la bildo?

de lanmei, 2024-aŭgusto-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

lanmei (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-28 12:53:59

Kiel pruvi fina v²=Komenca v²+2a∆x sur la bildo?

Frano (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-28 17:22:03

La bildoj estas delonge forigitaj de la reteja forumo. Ĉi tie oni povas pruvi nur per vortoj.

awake (Montri la profilon) 2024-septembro-22 18:44:15

Mi ne vidas bildon, sed mi bone scias la ekvacion.

Oni povas uzi la ĉenan regulon de kalkulo por pruvi ĝin.

a = dv/dt = (dv/dx)(dx/dt) (per la ĉena regulo)

ĉar v = dx/dt oni povas anstaŭigi ĝin --> a = (dv/dx)*v

post iom da algebro: (v) dv = (a) dx . Nun vi povas integrali ambaŭ flankojn de la ekvacio

int (v) dv (de vo ĝis vf) = int (a) dx (de xo ĝis xf)

Se "a" estas konstanto

1/2 (vf^2 -vo^2) = a (xf - xo)

vf^2 -vo^2 = 2 a ∆x (kie ∆x = xf - xo)

vf^2 = vo^2 + 2 a ∆x

Frano (Montri la profilon) 2024-septembro-23 08:06:16

Mi preferas agi pli "energie" ridego.gif
Multipliku ambaŭ flankojn de la ekvacio per m/2.
Tiam:
Kf = Ko + ma∆x
Kf - Ko = F∆x
∆K = A
Ŝanĝo en kineta energio estas la laboro de forto - konata teoremo pri kineta energio. Do la origina ekvacio eble estas vera. okulumo.gif

Reen al la supro