ورود به محتوا

SPAMADO

از miestasgorilo, 6 اکتبر 2024

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

miestasgorilo (نمایش مشخصات) 6 اکتبر 2024،‏ 17:53:19

Karuloj !
En rubriko pri novaĵoj spamantoj denove agas : iaj sektanaj diroj troviĝas majuskle skribitaj en la angla. Mi opinias, ke tiuj ĉi mesaĝaĉoj devus esti forviŝita de la paĝaro, kiel netaŭgaj. Lernu-forumoj ne celas disvastigi ian propagandon...
Amike!

SlavikDze (نمایش مشخصات) 16 اکتبر 2024،‏ 17:12:40

@miestasgorilo
Ne indas histerii, kara kamarado.
Similai spamaĵoj regule aperas ĉi-forume.
Mi rekomendas al vi simple ignori ilin kai publikigi ĉi-forume pli senc-havajn mesaĝojn.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2024،‏ 11:25:44

Spamistoj denove viglas. Ĉu hazardo?

Frano (نمایش مشخصات) 11 اوت 2025،‏ 7:02:18

Ĉu Lernu estas malpli protektita ol, ekzemple, MiaVivo, aŭ la organizanto sentas nepran bezonon fekadi precize ĉi tie?
Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?

Metsis (نمایش مشخصات) 11 اوت 2025،‏ 10:50:08

Frano:Kiam ĉi tiuj amasaj atakoj unue komenciĝis?
Mi ne memoras, kiam tiuj precize komenciĝis, sed la unuaj amasatakoj estis ĉinalingvaj antaŭ kelkaj jaroj. Verŝajne la kaptilo por trudaĵoj bezonas ĝisdatigon por kapti la nunajn.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 11 اوت 2025،‏ 12:18:52

Kio estas trudaĵo?

Kial la sistemo havigas tiom da facilaĵojn por fari tion, kio estus malpermesita eksterrete?

SlavikDze (نمایش مشخصات) 12 اوت 2025،‏ 6:56:17

Probable, por preventi tielan senbridan spamadon, indas funkciigi blokadon por mesaĝoj kun kernaj spam-vortoj "buy, coce, cocaine, weed, cannabis, marihuana" kaj eble kun iuj aliaj "vendecaj" terminoj, inkluzive ankaŭ en aliaj lingvoj, ne nur en la angla.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 12 اوت 2025،‏ 8:12:55

Tia ctrl-F-a cenzuro ne funkcias, ĉar tiaj ruzuloj ĉiam povas trovi elturniĝojn: kromaj signoj, similaj literoj el aliaj alfabetoj, ktp.

Kial ne krei novan rubrikon Spamo, kaj ebligi al ĉiu regula uzanto (kiu jam aperigis normalajn mesaĝojn) meti spamon en tiu rubriko?

Tio evitus al la moderanto tedan regulan laboron, kaj li povos ĉiam forbari uzantojn kiuj trouzus la sistemon, ekz por cenzuri aliopinianton.

Jev (نمایش مشخصات) 15 اوت 2025،‏ 10:42:28

Jes, ĝuste, Mi konstante ŝanĝas la algoritmojn, sed spamistoj tamen post iom da tempo lernas la sistemon. Ekz., por novaj forumanoj mi postulas unue trairi kelkajn lecionojn de Nakamura antaŭ ol rajti skribi ĉe la forumoj. Kaj niaj lertaj spamistoj post kelkaj monatoj lernis tion ridulo.gif

Ankaŭ kompreneble ili aldonas diversajn signojn al siaj vortoj, por ke iliaj mesaĝoj trairu la filtrilojn.

Do mi nun vican fojon iom ŝanĝis la filtrilojn kaj altigis la intervalojn inter la mesaĝoj por novaj forumanoj. Ni vidu, por kiom longe tio helpos kaj ĉu helpos entute.

Mi pensas, ke mi devas simple iam aldoni arterfaritan intelekton, kiu kontrolos la mesaĝojn. Kredeble tio estos multe pli fidinda filtrilo kaj eblos samtempe kontroli, ĉu la mesaĝo estas en ĝusta lingvo, kategorio kaj ĉu ĝi obeas la bazajn regulojn de niaj forumoj.

Frano (نمایش مشخصات) 15 اوت 2025،‏ 16:51:08

Jev:Mi konstante ŝanĝas la algoritmojn, sed spamistoj tamen post iom da tempo lernas la sistemon.
Do mi nun vican fojon iom ŝanĝis la filtrilojn kaj altigis la intervalojn inter la mesaĝoj por novaj forumanoj.
Ni vidu, por kiom longe tio helpos kaj ĉu helpos entute.
Kiam mi provas anonci la publikigon de nova numero de la Unesko-Kuriero, aperas la jena mesaĝo: "Tio probable estas rubmesaĝo" Kial? Ĉu ĉi tio estas la nova filtrilo en ago?

بازگشت به بالا