Meddelanden: 5
Språk: Esperanto
Ponto59 (Visa profilen) 19 oktober 2024 14:32:26
La ĉi subajn kvotojn mi trovis en la Fundamento de Esperanto (verkitaj de Zamenhof). Kaj ili pensigis min pri tio ĉi.
Mi supozas ke neniu komprenos la hodiaŭan anglan post 5000 da jaroj, ĉar ĝi verŝajne evoluos al io tute alia. Sed, se troviĝos Esperantistoj en ĉiuj generacioj dum la estontaj 5000 jaroj, mi supozas ke ili ankoraŭ povus kompreni kion ni verkas hodiaŭ. Laŭ mi la severa netuŝebleco de nia lingva fundamento estas gia plej granda forto.
Kion vi pensas?
La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. ----- Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.
Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.
sendiulo (Visa profilen) 20 oktober 2024 03:46:19
ili ankoraŭ povus kompreni kion ni verkas hodiaŭ.Mi esperas, ke tiel tio estos.
Altebrilas (Visa profilen) 20 oktober 2024 09:24:51
Eble ili komprenos vortojn kaj frazojn, sed ne la profundan sencon.
Ĉar gramatiko kaj vortaro estas nur la elmara parto de la glacimonto. La plej grava estas la kulturo, t.e. la mensaj bildoj kiujn la vortoj rememorigas al ni. Kvin jarmilojn poste, tiuj bildoj tute malsamos al la nunaj.
Imagu estontuloj legante prelegon pri ekonomio fare de nuna politikisto . Tio aspektos al ili kiel nekomprenebla vortokaĉo.
Nur tiuj, kiuj verkas, ne por plaĉi al siaj samtempanoj, sed por esprimi eternaj verojn kaj sentojn, plu estos komprenataj.
Ponto59 (Visa profilen) 22 oktober 2024 04:33:56
...verŝajne niaj pranepoj komprenos niajn verkojn tiel bone, ke ni komprenas la modernlingvajn tradukojn de la egiptaj tekstoj de la PiramidojPor ekzemplo la Nederlanda lingvo plenas je kulturo. Ĝi havas multajn kulturajn proverbojn pri maristoj kaj kampuloj. Se oni ne estas alkutimiĝinta al la kulturo oni verŝajne malfacile komprenus proverbojn kiel "tion trafas bordon nek flankon" aŭ "li prenis tro da fojno sur sia forkego".
.................
Ĉar gramatiko kaj vortaro estas nur la elmara parto de la glacimonto. La plej grava estas la kulturo, t.e. la mensaj bildoj kiujn la vortoj rememorigas al ni. Kvin jarmilojn poste, tiuj bildoj tute malsamos al la nunaj.
Laŭ mi la forto de Esperanto estas ke nia esperantistara kulturo estas gardi sin kontraŭ tiaj kulturaĵoj. Anstataŭ diri "li prenis tro da fojno sur sia forkego" ni prefere dirus pli klare ion kiel "li akceptis tro multe da taskoj ĉe sia laborejo". Por ke ĉiuj povas kompreni nin.
Mi supozas ke nia prefero por klara lingvo kaj nia singardo kontraŭ kulturaĵoj ne nur helpas nuntempa internacia komunikado, sed sammaniere helpas intergeneracia komunikado.
Koncerne la gramatiko kaj la vortaro: Mi emas opinii ke Esperanto ne eblas evolui. Mi klarigos mian vidpunkton.
La Latina evoluis en (inter aliaj) la Francan.
La malnova Angla evoluis en la moderna Anglan.
Esperanto evoluis en Idon.
La Latina: Omne homnes nascuntu liberi e pares dignitat e jure.
La Franca: Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits.
La maljuna Angla: Ealle menn sindon āre and rihtes efen ġeboren, and frēo.
La moderna angla: All human beings are born free and equal in dignity and rights.
Esperanto: Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ido: Omna homi naskas libera ed egala relate digneso e yuri.
Esperanto jam rapide evoluis en Idon kaj ankaŭ en multajn aliajn Esperantidojn. Vikipedio havas eĉ tutan paĝon pri Esperantidoj. Sed Esperantidoj ne estas Esperanto. Do mi tial emas opinii ke Esperanto neniam evoluos kiel naciaj lingvoj. La Fundamento de Esperanto kaj la Zamenhofa verkaro firme fiksadas la lingvon kaj ŝirmas ĝin kontraŭ ĉiaj evoluoj.
Tamen la Esperanta vortaro ja povas pliriĉiĝi. Por ekzempo, Zamenhofo kaj liaj samtempuloj ne komprenus nian hodiaŭan esperantan komputilan vortaron. Sed nuntempaj esperantistoj ja komprenas ĝin. Esperanto ne evoluas pro novaj vortoj, sed ĝi ja pliriĉiĝas.
Ankaŭ novaj pronomoj kiel "ri" kaj "ria" kiujn iuj uzas (anstataŭ li, lia, ŝi kaj ŝia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso, ne estas evoluo de Esperanto. PMEG-o havas artikolon pri tio ĉi. Sed tio ja estas pliriĉiĝo de la vortaro.
Do mi supozas ke se homoj de kvin mil jaroj antaŭe estus skribinta en Esperanto laŭ stilo zamenhofa ke ni ja povus kompreni iliajn vivojn. Eble ni ne povus rilati al iliaj vivmanieroj, sed ni ja povus bone ekkoni ilin.
Mi emas opinii ke Esperanto ĉiam restos la sama lingvo. Do eĉ post kvin mil jaroj la estonta esperantistaro verŝajne ankoraŭ parolas la sama lingvo kiel Zamenhofo.
Eble en la jaro 7024 Esperanto estos la plej maljuna vivanta lingvo.
Eble en la jaro 7024 Esperanto havos grandegan vortaron por priskribi ĉion kaj ĉiam.
Eble en la jaro 7024 oni uzos Esperanton por kompreni la pasintecon, ĉar dum kvin mil jaroj esperantistoj verkis en lingvo kiu estas ŝirmita kontraŭ evoluo.
Altebrilas (Visa profilen) 22 oktober 2024 16:09:24
Kiel vi klarigus "denaske libera" , "egala", "digno", "rajto" per eterne validaj vortoj, kiujn iu ajn ,remalkovrante nian nunan civilizacion, povos kompreni ? La tasko ŝajnas al mi malfacila.
PS: la latina lingvo de via ekzemplo ne tute similas al tio, kion mi lernis en lernejo...
PPS: Ido ne estas evoluo de Esperanto , sed alia projekto kiu nur pli plaĉis al sia aŭtoro.