去目錄頁

Kiel vi lernis Esperanto?

InterNikita, 2024年11月2日

讯息: 10

语言: Esperanto

InterNikita (显示个人资料) 2024年11月2日下午10:07:04

Saluton! Mi estas komencula esperantisto. Mi havas demando. Kia konsiloj vi doni min?
Kia aldonaj informiloj vi konsilas min krom lernu.net?

Altebrilas (显示个人资料) 2024年11月3日下午4:21:41

Ekzistas multe da metodoj. Vi povas konstati tion tajpante "esperanto" en Google.

La plej bona metodo dependas de la lernantoj mem. Iuj estas logikemaj kaj tuj lernas tabelvortojn kaj afiksojn kaj ludas per la lingvo, provante imagi kaj konstrui konstrui vortojn.

Aliaj preferas babili aŭ kanti, kaj ŝatas renkonti esperantistojn, se iuj el ili loĝas proksime.

Aliaj preferas "rektajn metodojn", lernante la lingvon per gestoj aŭ bildoj, sen uzi nacian lingvon.

Ekzistas ankaŭ intensaj staĝoj, kie oni estas merĝita en esperanta etoso , kaj kie oni parolas nur Esperanton dum unu aŭ du semajnoj.

Tio do dependas de preferoj kaj eblecoj...

laszlo55 (显示个人资料) 2024年11月4日下午12:50:05

Ĉiun lingvon eblas lerni plej rapide memorante kompletajn, komence nur mallongajn frazojn sen superfluaj plenigvortoj.
Poste necesas memorigi frazojn, kiuj estas malfacile komponi:
ekz: "Eĉ se vi ne venintus, mi farintus tion."

Uzante stokitajn modelfrazojn vi ĉiam povas krei novajn frazojn ŝanĝante iujn vortojn per aliaj.

Sed necesas literaturo el kio estas forĵetitaj verkoj verkitaj de mallertaj autoroj. Bedaurinde tiaj aĉaj verkaĵoj estas ege multaj.
Lau mi plej profesia verkisto el kies verkaĵoj eblas lerni ege multe estas Eugéno de Zilah.

Frano (显示个人资料) 2024年11月4日下午5:23:32

La plej fama lernolibro en la rusa estas:
Б. Г. Колкер "Учебник языка эсперанто. Основной курс"
https://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/index.html

Aleksandross (显示个人资料) 2025年5月10日上午8:59:24

Saluton. Mi lernas Esperanton, legante librojn kaj lernante gramatikon, ankoraux pli bone komunikigxi kun homoj. Bonan tagon

Altebrilas (显示个人资料) 2025年5月10日上午10:48:35

Saluton kaj bonvenon en Esperantio!

Ĉu vi lernas Esperanton por komuniki kun aliaj homoj aŭ komunikante (=per komunikado) kun aliaj homoj - aŭ ambaŭ (=la du aferoj samtempe)?

Ĝis!

Aleksandross (显示个人资料) 2025年5月10日下午12:50:38

Mi lernas Esperanto por scii gxin. Mi sxatas gxin

Altebrilas (显示个人资料) 2025年5月11日下午5:41:54

Mi esperas, ke Esperanto ebligos al vi praktiki la lingvon kaj interŝanĝi ideojn kun eksterlandaj samideanoj.

Kiuj temoj interesas vin ?

SlavikDze (显示个人资料) 2025年5月12日上午10:11:04

讯息已经删除了。

Altebrilas (显示个人资料) 2025年5月12日下午2:31:49

讯息已经隐藏了。

回到上端