Kiel vi lernis Esperanto?
貼文者: InterNikita, 2024年11月2日
訊息: 4
語言: Esperanto
InterNikita (顯示個人資料) 2024年11月2日下午10:07:04
Kia aldonaj informiloj vi konsilas min krom lernu.net?
Altebrilas (顯示個人資料) 2024年11月3日下午4:21:41
La plej bona metodo dependas de la lernantoj mem. Iuj estas logikemaj kaj tuj lernas tabelvortojn kaj afiksojn kaj ludas per la lingvo, provante imagi kaj konstrui konstrui vortojn.
Aliaj preferas babili aŭ kanti, kaj ŝatas renkonti esperantistojn, se iuj el ili loĝas proksime.
Aliaj preferas "rektajn metodojn", lernante la lingvon per gestoj aŭ bildoj, sen uzi nacian lingvon.
Ekzistas ankaŭ intensaj staĝoj, kie oni estas merĝita en esperanta etoso , kaj kie oni parolas nur Esperanton dum unu aŭ du semajnoj.
Tio do dependas de preferoj kaj eblecoj...
laszlo55 (顯示個人資料) 2024年11月4日下午12:50:05
Poste necesas memorigi frazojn, kiuj estas malfacile komponi:
ekz: "Eĉ se vi ne venintus, mi farintus tion."
Uzante stokitajn modelfrazojn vi ĉiam povas krei novajn frazojn ŝanĝante iujn vortojn per aliaj.
Sed necesas literaturo el kio estas forĵetitaj verkoj verkitaj de mallertaj autoroj. Bedaurinde tiaj aĉaj verkaĵoj estas ege multaj.
Lau mi plej profesia verkisto el kies verkaĵoj eblas lerni ege multe estas Eugéno de Zilah.
Frano (顯示個人資料) 2024年11月4日下午5:23:32
Б. Г. Колкер "Учебник языка эсперанто. Основной курс"
https://www.esperanto.mv.ru/Lernolibro/index.html