ورود به محتوا

AdE": poruso, suruso

از amigueo, 20 نوامبر 2024

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

amigueo (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2024،‏ 6:46:10

Ne por komencantoj.

Prepozicioj POR kaj SUR
estas samtempe nomaj radikoj de
PORO kaj SURO.
Cxu tio problemdonas?

Altebrilas (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2024،‏ 13:01:47

Tio, kio estigas problemon, estas ke vi ne donas la signifon de viaj radik/afiks/liter-kombinaĵoj. Malfacilas havi opinion pri io, kion oni ne komprenas.

Mi supozas, ke "suro" estas la spacoparto situanta sur io, sed la aliaj vortoj estas sensignifaj por mi.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 20 نوامبر 2024،‏ 14:49:55

Mi ne scias, ĉu en iu alia lingvo krom Esperanto ekzistas kaj prepozicio "sur", kaj substantivo "suro", sed koncerne al "por" kaj "poro", kiuj ekzistas ankaŭ en hispana kaj portugala lingvoj, supozeblas, ke ĉi-elementoj ne estas reale problemdonaj por hispanoj kaj portugaloj en siaj nativaj lingvoj. Espereble, ankaŭ en Esperanto "sur/suro" kaj "por/poro" ne kaŭzas konfuzon-embarason.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2024،‏ 13:50:02

Poro= celo? Ricevonto?

SlavikDze (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2024،‏ 18:03:55

Ŝajnas, ke mi kaj mia "altebrila" kolego diverse komprenis la sencon de la komenca mesaĝo de kolego Amigueo.
Kaj almenaŭ unu el ni certe eraris.

بازگشت به بالا