Al la enhavo

Urĝe vendatas!!!

de Andreo Jankovskij, 2008-decembro-14

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-14 11:50:07

lango.gif

Fluganta ŝipo "aviaudi 5500".

Uzita. Jaro de produktado 2070.

Kvantuma motoro en bona stato, iomete likas plasmo, en glaco estas krevaĵo. Holografia magnetofono, varmigataj seĝoj, leda salono.

Bezonatas riparo de energetika ŝildo.

Prezo: 4000 kreditoj, eblas marĉando.

http://uk.lernu.net/komunikado/forumo/dosieroj/...

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-14 12:30:26

Andreo Jankovskij:Fluganta ŝipo ..
Prezo: 4000 kreditoj, eblas marĉando.
Ja bela bildo kiel reklamo - sed la prezo estas rabado. Mi ĵurus je la neidentigitaj flugantaj objektoj ke ĝi ne valoras pli ol 3000 kreditojn, ĉa la reklamo ne mencias la stirradon. Tio kostus pli ol 1000 kreditojn!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-14 13:24:15

Ĉu la vendaĵo estas sen aŭ kun fuzibrulaĵo? Kaj ĉu la ŝipo havas konektilon por la PS8?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-14 14:59:20

Kaj ĉu pri la vendotakso ? Kiu procentaĵo estas ĉe vi ? rideto.gifploro.gif ?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-14 22:50:39

Miland:
Ja bela bildo kiel reklamo - sed la prezo estas rabado. Mi ĵurus je la neidentigitaj flugantaj objektoj ke ĝi ne valoras pli ol 3000 kreditojn, ĉa la reklamo ne mencias la stirradon. Tio kostus pli ol 1000 kreditojn!
Rabado! Rabado! Rabado!

lango.gif

Mi jam preskaŭ senpage vendas ĝin kontraŭ 4000 kreditoj, bileto de Tero ĝis Alfa de Centaŭra kostas 500 kreditoj, kaj mi proponas kosmoŝipon!!!


Ne malpli ol 3999 !?...

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-14 22:57:48

Rogir:Ĉu la vendaĵo estas sen aŭ kun fuzibrulaĵo? Kaj ĉu la ŝipo havas konektilon por la PS8?
Fuzibrulaĵo - se mi ne eraras oni malpermesis uzi ilin en 2065!

Bedaŭrinde ĝi subtenas nur superUSoBo kaj PoSo/1024 por diversaj musmontriloj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-14 23:42:29

Faro Tsukuru skribis en skajpo:
- Kioooooooooooooooooo?
- Aŭtomata polvosuĉilo?
- Krome oni devus longe atendi por uzi ĝin, vidante ke estos preta post 62 jaroj kaj jam iom rompita!!!
Faro se vi aĉetos ĝin, mi ankaŭ promesas senpage sendi al vi picon el Italio!!!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-15 01:19:20

Sebasities:
Kaj ĉu pri la vendotakso ? Kiu procentaĵo estas ĉe vi ? rideto.gifploro.gif ?
Mi esperas ke vendotaksojn en estonteco ne ekzistos kaj neniu pagos ilin. Do rideto.gif.

En estonteco cerete plimulton da laboro faros maŝinojn kaj estus tre amuze monpuni ilin! Ĉu?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-15 18:11:24

Mi diru veron, kiun mi certe scias pri tiu ĉi fluganta ŝipo. Nur karoserio estas de "aviaudi 5500". Interne ĉio estas de "Zaporoĵec 6600".

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-16 03:23:40

Mi diru veron, kiun mi certe scias pri tiu ĉi fluganta ŝipo. Nur karoserio estas de "aviaudi 5500". Interne ĉio estas de "Zaporoĵec 6600".
Ho ! Estus tre grava detalo : la haltigiloj de "Zaporoĵec 6600" malpermesiĝas ĉirkaŭ Pluto !
Pri tiu, vidu la planedan Satelit-regularon P-00234-425-SR-784365a (en Pluta Oficiala Gazeto, libro 3, numero 11, Pluturbo, 2073).
Ĉu Andreo povos doni al ni pli da detaloj pri la haltigiloj ? Dankon !

Reen al la supro