去目錄頁

Subtekstilo

Hispanio, 2008年12月14日

讯息: 8

语言: Esperanto

Hispanio (显示个人资料) 2008年12月14日下午9:32:26

Saluton.

Mi nuntempe klopodas subteksti videojn ĉe mia komputilo.

Sed mia subtekstilo (Subtitle Workshop) ne akceptas la specialajn literojn de la Esperanta (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ). Anstataŭ ili, ĝi montras la normalajn literojn (c, g, ktp.).

Ĉu vi konas iun solvon por tio?

Mia subtekstilo ne havas Unikodon, nek ion por skribi la literojn.

Dankon.

Sebasities (显示个人资料) 2008年12月14日下午9:38:00

Rogir (显示个人资料) 2008年12月14日下午9:38:00

Trovu alian subtekstilon, kaj repostulu vian monon de la vendinto. En ĉi tiu jarcento nenio publikiĝu sen unikodo. Certe ne subtekstilo, farita por interlingva helpo!

Hispanio (显示个人资料) 2008年12月14日下午10:11:02

Sebasities:Vidu : http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Dankon, mi jam faris tion (antaŭ multe da tempo), kaj ĝi ne funkcias.

Rogir:Trovu alian subtekstilon, kaj repostulu vian monon de la vendinto. En ĉi tiu jarcento nenio publikiĝu sen unikodo. Certe ne subtekstilo, farita por interlingva helpo!
Mia subtekstilo estis senkosta. Mi trovis multe da ili, sed mi ne scias kiun elekti demando.gif

Hispanio (显示个人资料) 2008年12月14日下午10:24:58

Mi jam trovis. Ĝi nomiĝas Aegisub v1.10

Dankon pro via helpo al ĉiuj. Mi esperas ke ĝi funkciu bone (ĝis nun ĝi faras).

Frankouche (显示个人资料) 2008年12月14日下午11:23:38

Hispanio:Mi jam trovis. Ĝi nomiĝas Aegisub v1.10
Mi kutime uzas tiun ĉi. La aktuala versio estas la 2.1.2.

Mi uzas "Ek" por la ĉapelitaj literoj, sed tio ne funkcias senpere kun Aegisub, nu mi ĉapeligas la tekston per notepad kaj "Ek" poste malfermas la tektson kun Aegisub.

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年12月15日上午5:56:57

lango.gif

Mi proponas ne nur aldoni subtitolojn, sed ankaŭ sonigi filmetojn!!!

Mikrofono kostas 2-3 eŭrojn, kaj estas multe da senpagaj programoj por konservi sonojn.

Ankaŭ ekzistas multe da videoredaktiloj kiuj povas ŝangi originlajn sonojn de felmeto al via sonigo.

Rogir (显示个人资料) 2008年12月15日下午2:08:38

Kial? Laŭ mi estas bedaŭrinde ne plu aŭdi la originalajn voĉojn!

回到上端