إلى المحتويات

Ĉu spamistoj (aŭ spamiloj) povas mortigi esperantistan paĝaron?

من Altebrilas, 29 نوفمبر، 2024

المشاركات: 8

لغة: Esperanto

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 29 نوفمبر، 2024 11:09:56 ص

De kelka tempo, spamo multobliĝas en tiu-ĉi forumo kaj samtempe forumanoj malaperas.

Mi supozas, te tio estas farata de robotoj aŭ subpagataj laboristoj. Ĉu eblas kontraŭigi tion per samspecaj robotoj, kiuj aŭtomate forigas spamajn mesaĝojn?

Mi supozas ke tio postulas laboron, sed kiel uzanto, oni ne konscias pri la kvanto.

Eble estas risko miscenzuri nekulpecan mesaĝon....

Ĉu Jev aŭ alia sajtestro povas klarigi al ni pri la malfacilaĵoj mastrumi spamon?

Jev (عرض الملف الشخصي) 30 نوفمبر، 2024 10:35:23 ص

Altebrilas:Ĉu Jev aŭ alia sajtestro povas klarigi al ni pri la malfacilaĵoj mastrumi spamon?
Nun ni estas spamataj ne de la robotoj, sed de veraj pagataj homoj, kiuj bone registriĝas, aktivigas la kontojn ks. Se mi ŝanĝas iujn algoritmojn, ili facile adaptiĝas al tio. Kaj la ĉefa problemo estas trovi la solvon, kiu malhelpus ilin, sed ne tro malhelpus normalajn uzantojn. Lasi al iuj robotoj forigi spamon mi ne volas, ĉar estas granda risko, ke estos forigataj ankaŭ bonaj mesaĝoj. Mi nun ludos per la agordoj de kelkaj algoritmoj por vidi, ĉu tio iel haltigos la spamon. Se ne, tiam necesos pensi pri iu pli granda ŝanĝo, por kiu necesus trovi tempon kaj monon.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2024 2:57:46 ص

Kial ne fari specialan rubrikon "ebla spamo" al kiu ĉiu pli-ol-unu-jara forumano rajtus translokigi dubindajn mesaĝojn? Ĉiuj povus legi aŭ ne legi ilin kaj eĉ konstati, kiuj mesaĝoj estus miscenzuritaj.

Jev (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2024 8:36:14 ص

Translokigi la fadenon al tia rubriko estus facile, sed kion fari pri unuopaj mesaĝoj ene de bonaj fadenoj? Mi volis iam krei la sistemon, en kiu pli spertaj forumanoj povas marki la spamajn mesaĝojn kaj se iu mesaĝo estis markita de kelkaj personoj, ĝi povus aŭtomate foriĝi. Sed poste mi ekdubis, ke tio estas bona decido, ĉar estus la eblo misuzi la sistemon kaj forigi la mesaĝojn, kiujn oni simple malŝatas. Nun mi pensas, ke pli bona ideo estus se la unua mesaĝo de ĉiu nova forum-uzanto unue eniru iun "sablujon", iuspecan "inbox" kaj nur post aprobo de pli spertaj forumanoj ĝi videbliĝu en ĝusta loko. Se neniuj aliaj rimedoj helpos, mi eble realigos ion tian. Eble intertempe mi elpensos iun pli bonan ideon.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 4 ديسمبر، 2024 9:41:00 م

Saluton!

Mi provis krei temon pri alternativa historio (historia esplorado bazita sur historiaj artefaktoj) inkluzivante plurajn ligilojn al bildoj en la unua mesaĝo, sed la forumo ne permesis al mi krei temon, dirante ke ĝi estas spamo.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2024 8:13:23 ص

Eble ligiloj en ĵuskreita fadeno aspektas al roboto kiel spamo?

Sablujo estas bona ideo. La mia similas al la kutima dosiero "spamo" kie la uzanto povas laŭvole enmeti kaj elmeti mesaĝojn. Iu-ajn uzanto povus elspamigi spamigitan mesaĝon, sed esti forbarita se li trouzus tiun eblecon, por io alia ol respektigi forumajn regulojn.

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2024 11:32:29 ص

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Eble ligiloj en ĵuskreita fadeno aspektas al roboto kiel spamo?
La roboto nenion komentis, nur skribis "eble ĉi tio estas spamo."

Leopold65 (عرض الملف الشخصي) 7 ديسمبر، 2024 11:45:20 ص

La roboto ne permesis al mi afiŝi ligilojn al bildoj, kiel simpla ligilo aŭ sub la etikedo "ligilo". Sub la preteksto batali spamon, la administracio faris komunikadon sur la forumo kiel eble plej maloportuna.

عودة للاعلى