Ĉu spamistoj (aŭ spamiloj) povas mortigi esperantistan paĝaron?
ya Altebrilas, 29 Novemba 2024
Ujumbe: 4
Lugha: Esperanto
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Novemba 2024 11:09:56 asubuhi
Mi supozas, te tio estas farata de robotoj aŭ subpagataj laboristoj. Ĉu eblas kontraŭigi tion per samspecaj robotoj, kiuj aŭtomate forigas spamajn mesaĝojn?
Mi supozas ke tio postulas laboron, sed kiel uzanto, oni ne konscias pri la kvanto.
Eble estas risko miscenzuri nekulpecan mesaĝon....
Ĉu Jev aŭ alia sajtestro povas klarigi al ni pri la malfacilaĵoj mastrumi spamon?
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2024 10:35:23 asubuhi
Altebrilas:Ĉu Jev aŭ alia sajtestro povas klarigi al ni pri la malfacilaĵoj mastrumi spamon?Nun ni estas spamataj ne de la robotoj, sed de veraj pagataj homoj, kiuj bone registriĝas, aktivigas la kontojn ks. Se mi ŝanĝas iujn algoritmojn, ili facile adaptiĝas al tio. Kaj la ĉefa problemo estas trovi la solvon, kiu malhelpus ilin, sed ne tro malhelpus normalajn uzantojn. Lasi al iuj robotoj forigi spamon mi ne volas, ĉar estas granda risko, ke estos forigataj ankaŭ bonaj mesaĝoj. Mi nun ludos per la agordoj de kelkaj algoritmoj por vidi, ĉu tio iel haltigos la spamon. Se ne, tiam necesos pensi pri iu pli granda ŝanĝo, por kiu necesus trovi tempon kaj monon.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2024 2:57:46 asubuhi
Jev (Wasifu wa mtumiaji) 4 Desemba 2024 8:36:14 asubuhi