Pesan: 8
Bahasa: Esperanto
Hispanio (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 21.32.26
Mi nuntempe klopodas subteksti videojn ĉe mia komputilo.
Sed mia subtekstilo (Subtitle Workshop) ne akceptas la specialajn literojn de la Esperanta (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ). Anstataŭ ili, ĝi montras la normalajn literojn (c, g, ktp.).
Ĉu vi konas iun solvon por tio?
Mia subtekstilo ne havas Unikodon, nek ion por skribi la literojn.
Dankon.
Sebasities (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 21.38.00
Rogir (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 21.38.00
Hispanio (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 22.11.02
Sebasities:Vidu : http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.htmlDankon, mi jam faris tion (antaŭ multe da tempo), kaj ĝi ne funkcias.
Rogir:Trovu alian subtekstilon, kaj repostulu vian monon de la vendinto. En ĉi tiu jarcento nenio publikiĝu sen unikodo. Certe ne subtekstilo, farita por interlingva helpo!Mia subtekstilo estis senkosta. Mi trovis multe da ili, sed mi ne scias kiun elekti
Hispanio (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 22.24.58
Dankon pro via helpo al ĉiuj. Mi esperas ke ĝi funkciu bone (ĝis nun ĝi faras).
Frankouche (Tunjukkan profil) 14 Desember 2008 23.23.38
Hispanio:Mi jam trovis. Ĝi nomiĝas Aegisub v1.10Mi kutime uzas tiun ĉi. La aktuala versio estas la 2.1.2.
Mi uzas "Ek" por la ĉapelitaj literoj, sed tio ne funkcias senpere kun Aegisub, nu mi ĉapeligas la tekston per notepad kaj "Ek" poste malfermas la tektson kun Aegisub.
Andreo Jankovskij (Tunjukkan profil) 15 Desember 2008 05.56.57
Mi proponas ne nur aldoni subtitolojn, sed ankaŭ sonigi filmetojn!!!
Mikrofono kostas 2-3 eŭrojn, kaj estas multe da senpagaj programoj por konservi sonojn.
Ankaŭ ekzistas multe da videoredaktiloj kiuj povas ŝangi originlajn sonojn de felmeto al via sonigo.
Rogir (Tunjukkan profil) 15 Desember 2008 14.08.38