La troloĝiĝo.
од Alexandrex, 16. јануар 2025.
Поруке: 6
Језик: Esperanto
Alexandrex (Погледати профил) 16. јануар 2025. 03.08.17
Saluton al vi ĉiuj.
Mi observas ke, nun, la redaktado en Lernu! estas pli intuicia kaj videbla. Nu, tion mi profitos por demando kaj propono pri praktika filozofio.
Mi opinias ke preskaŭ ĉiuj realaj problemoj devenas jen rekte jen malrekte de la troloĝiĝo. Ekzemple, la nunaj militoj ĉe Ukrainujo kaj Palestinujo ne ekzistus se tie la loĝantaro estus centfoje pli malalta (1/100) ol hodiaŭ.
Do, ni devas starigi planon por draste redukti la naskiĝon kaj la loĝantaron en la tuta planedo. La maksimuma planeda loĝantaro devus esti ĉirkaŭ okdek milionoj da homoj (80000000) aŭ, malpli precize, unu procento (1%) de la nuna loĝantaro.
Kion vi opinias?
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Altebrilas (Погледати профил) 18. јануар 2025. 10.35.01
Frano (Погледати профил) 18. јануар 2025. 14.51.48
Altebrilas (Погледати профил) 19. јануар 2025. 10.06.24
SlavikDze (Погледати профил) 20. јануар 2025. 10.47.24
En reala realeco en vastega Ukrainio ne haveblas tro densa loĝantaro.
Kaj fakte la nuna milito en Ukrainio okazis nur pro tio, ke NATO delonge intencas krei en ĉi-lando anti-rusian "placdarmon" (fr. "place d'armes").
Fakte, ukrajnaj kompatindaj, abunde pereantaj soldatoj estas simple proksi-batalantoj je egoismaj interesoj de hegemoniecaj anglosaksoj, kiuj fakte disdegnas eĉ naciajn interesojn de siaj okcidentaj vasaloj, inkluzive Hispanion, kie evidente loĝas nia naiva kolego Alexandrex.
PS. Ŝajnas, ke la vorto "troloĝiĝo" ne estas taŭga ekvivalento por la hispan-lingva nocio "superpoblación" (en. "overpopulation").
Alexandrex (Погледати профил) 21. јануар 2025. 00.51.13
Ĉifoje, mi komencos parolante pri kelkaj lingvaj detaloj kiuj, per interna logiko, portos nin en idean fonon.
La kamarado SlavikDze opinias ke la vorto troloĝiĝo ne estas taŭga tradukaĵo por la galega vorto superpoboación. Li eraras se li opinias ke mia precipa lingvo estas la kastila aŭ hispana, ĉar ĝi estas la galega lingvo. Kaj mi favoras la politikan memdecidon de mia nacio, Galegujo, eĉ se la galeganoj decidas formi sendependan ŝtaton, ne ja sub Portugalujo aŭ Hispanujo.
Kiel traduki, do, la vorton superpoboación, aŭ, en kastila lingvo, superpoblación?
Mi uzas la formon troloĝiĝo... kiun mi mem ne taksas kiel optima aŭ la plej bona. Fakte, ĝi estas leksika kunmeta monstro kiel posttagmeze, internacie opaka kaj kun komponaĵo ne tre transparenta (travidebla).
Esperanto estas mediokra (duonbona, mezbona) helpoplanlingvo, kaj plej novaj helpoplanlingvoj kiel Ido aŭ Ikuso estas klare pli bonaj ol ĝi.
Mi ne regurdos ĉi tie pri la deviga nazala finaĵo de akuzativo, la supersignaj literoj kaj tiel plu, sed mi rimarkos ke, se la vortaro de Esperanto estus kohere internacia kiel en Ido, Interlingŭo, Idiomo Neŭtrala, Okcidentalo, Novialo, Lingŭo Franka Nova, Ikuso kaj aliaj similaj eŭroklonoj aŭ eŭrosimiloj, la formo anstataŭ troloĝiĝo estus superpopulaciono, superpopulado aŭ io simila. Kaj posttagmeze estus vesperte, kaj mezbona estus mediokra.
Tamen, la plej granda eroro de Esperanto ne estas la supersignoj, la akuzativa finaĵo aŭ la vortaro internacie opaka. Tiu granda eroro estas la esperantismo, kiu praktike limigas la lingvon al individuoj kun similaj ideoj (tial samideano estas, bedaŭrinde, sinonimo de samlingvano) kaj, lingve, malebligas eĉ la plej necesajn reformojn ĉe la lingvo, kiel, ja, la uzo de komforta ortografio (ekzemple la iksotajpado cx Cx gx Gx hx Hx jx Jx sx Sx ux Ux) aŭ la enkondukon de preciza prepozicio de akuzativo, kiu nur la akuzativecon indiku.
Ili, la esperantistoj, diras ja en sia religia himno, La Espero, ke Esperanto estas kaj estu lingvo de paco. Sed mi, esperantonparolanto, tamen ne esperantisto, kontestas: kial Esperanto ne estu, laŭvole, lingvo de milito, ekzemple por daŭrigi la nunan ukrajnan militon, ekde la rusa partio, ĝis la venko kontraŭ la ukrajna partio?
Internacia lingo devas esti komplete neŭtra kaj neŭtrala. Tial mi laboras ĉe unu el la plej relative antikvaj kaj daŭrontaj projektoj kaj realaĵoj de alternativa helpoplanlingvo, la ikuso.
Fakte la kreinto de Esperanto, Zamenhofo, vivis kaj agis ne longe de la loko kie ekzistas hodiaŭ grava konflikto milita aŭ duonmilita: la volga ebenaĵo inter Rusujo kaj Ukrajnujo ĝis unu konata duoninsulo, Krimeo. Li, sendube, dirus ke Esperanto agu kontraŭ tiun militon. Mi, ne!
La socialaj faktoj estas ĉiam kompleksaj faktoj. Tio ne malebligas, laŭ la konata empiria regulo de Pareto (kaj aliaj similaj reguloj) serĉi kaj trovi la ĉefajn motivojn, faktorojn kaj kaŭzojn de iu difinita socia fenomeno. Ekzemple, la formado de la precoj estas kompleksa kaj multefaktora procezo, sed tio ne malebligas agnoski ke la rilato inter la ofero kaj la demando estas unu el la plej gravaj kaŭzoj de la preca kvantado, kaj ofte la precipa kaŭzo. Tamen, la leĝo de la ofero kaj la demando ne estas la unika ekonomika aŭ sociala leĝo kiu la precojn fiksas.
Mi estas ĉarlatano, ĉu ne? Ja jes, mi antaŭlonge filozofas per Esperanto, kaj la bona filozofio bezonas, ofte, multajn parolojn.
Mi daŭrigos la argumentadon. La troloĝiĝo ne estas la unika kavzo de la malriĉeco aŭ povreco, sed ja grava kaŭzo aŭ kunkaŭzo; kaj, laŭ mi, la ĉefa kaŭzo de la malriĉeco, kaj de la militoj.
La kamarado Frano konstatas ke, antaŭ tri mil jaroj, la homa loĝantaro de nia planedo estis plimalpli la sama loĝantaro kiun mi proponas nun por la futuro.
Kion diras la arkeologoj pri la militoj tiutempe, antaŭ tri mil jaroj? Ke ili ekzistis jam, tamen ili estis baze kurtaj bataloj por havigi malgrandajn novajn teritoriojn, civitojn aŭ fontojn de riĉeco. Simple, ĉar tiam preskaŭ ne ekzistis ŝtatoj.
La milito estas neolitika fenomeno. Antaŭ la Neolitiko, en la Paleolitiko, ne ekzistis demografia denseco, politikaj strukturoj nek milita teknologio por fari aŭtentikajn militojn, Sed antaŭ ok mil jaroj la situacio ŝanĝis radikale. La triboj luktis inter si per arkoj, sagoj kaj petraj aŭ metalaj armoj. Oni rajtas aserti ke la unua vera milito kun masiva detruado estis la milito de Hamukaro. Ĉi tiu urbo ekzistis inter la limoj de la nunaj Siriujo, Irakujo kaj Turkujo. Hamukaro estis sieĝita, okupita kaj detruita de najbara civito: Uruko. Kiam? Ĉirkaŭ la jaro tri mil kvincenta antaŭ ol Kristo; jen, antaŭ kvin mil kvincent jaroj, proksimume.
Konkrete, la nuna ukrajna milito havas multajn kaŭzojn kaj faktorojn, inter ili la kaŭzo prezentita de SlavikDzeo... kiu ne estas la unika kaŭzo de ĉi tiu milito, nek la plej grava. Mi povas paroli poste, ĉe alia mesaĝo, pri tiu milito. Sed, nun, mi deziras fini ĉi tiun longan mesaĝon kun iuj observaĵoj precipe respondante Altebrilason kaj Fanon. Provizore, mi deklaras ke, se la loĝantaro en Rusujo estus nur da du milionoj, kiel mi proponas... la milito inter Rusujo kaj Ukrainujo neniel ekzistus.
Unua observaĵo: la planeda kapablo por loĝigi homojn ĉiam estis, estas kaj estos limigita. Do, jen la homoj starigos racian limitadon de la popolado... jen la naturo, ofte senkompate, tion faros, kiel ĝi ĉiam faris.
Dua observaĵo: la homoj, bedaŭrinde, ne reduktos sian nombron nek sian naskiĝadon volonte. La meza homo nur plibonigas sian konduton, sociale parolante, post katastrofo kiu, volenevole, malfermas siajn okulojn. Kaj tiuj katastrofoj tuj aperos.
Tria observaĵo: mi ne proponas la retroiron al la Paleolitiko; anstataŭe, mi proponas la paleolitikan demografian densecon, sed kun la modernaj sciencaj kaj teknikaj avantaĝoj, kun povreco kaj milito por neniu; kun riĉeco, paco, bonfarto kaj kulturo por ĉiu.
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).